Who Framed Roger Rabbit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Who Framed Roger Rabbit
aktora-movbilda filmo • longa filmo
Originala titolo Who Framed Roger Rabbit
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 22 jun. 1988, 2 dec. 1988, 27 okt. 1988, 1988
Ĝenro novnigra filmo, amikopara filmo, interseriaĵo, fantasta filmo, aktora-movbilda filmo, komedia filmo
Kameraado Dean Cundey
Reĝisoro(j) Robert Zemeckis
Produktisto(j) Frank Marshall • Robert Watts
Scenaro Jeffrey Price • Peter S. Seaman
Filmita en Los-Anĝeleso • Hertfordshire
Loko de rakonto Los-Anĝeleso
Muziko de Alan Silvestri • Alan Silvestri
Rolantoj Bob Hoskins • Christopher Lloyd • Stubby Kaye • Joanna Cassidy • Alan Tilvern • Richard LeParmentier • Joel Silver • Richard Ridings • Billy J. Mitchell • Edwin Craig • Mike Edmonds • Kathleen Turner
Produktinta firmao Amblin Entertainment 
Touchstone Pictures 
Walt Disney Animation Studios 
Silver Screen Partners
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Sonredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento
IMDb
vdr
Bob Hoskins ludis la rolon de Eddie Valiant

Who Framed Roger Rabbit ("Kiu trompis Roĝeron la Kuniklon") estas usona fantazia komedia trilera filmo de 1988 reĝisorita de Robert Zemeckis, produktorita de Frank Marshall kaj Robert Watts, kaj verkita de Jeffrey Price kaj Peter S. Seaman. Tiu filmo estas bazita sur la romano de Gary K. Wolf de 1981 nome Who Censored Roger Rabbit?. En la filmo stelulas Bob Hoskins, Christopher Lloyd, Charles Fleischer, Stubby Kaye, kaj Joanna Cassidy. Kombinante rektan agadon kun animacio, la filmo montras okazaĵojn en Holivudo dum la fino de la 1940-aj jaroj en alternativa tempo kiam animaciaj roluloj reale ekzistas. La intrigo sekvas la aventurojn de Eddie Valiant, privata detektivo (dungita de eksploda belegulino, nome seksosimbolo Jessica Rabbit, kiel en la modeloj de krima romano) kiu devas pruvi la senkulpecon de "Toon" Roger Rabbit, kiu estis akuzita je murdo de riĉa negocisto.

Walt Disney Pictures aĉetis la rajtojn de la historio por la filmo Who Framed Roger Rabbit en 1981. Jeffrey Price kaj Peter S. Seaman verkis du skizojn de la scenaro antaŭ Disney dungis plenuman produktoron Steven Spielberg, kaj lian produktoran kompanion, Amblin Entertainment. Zemeckis estis dungita por reĝisori la filmon, kaj la kanada animaciisto Richard Williams por superrigardi la animaciajn scenojn. La produktorado estis translokigita el Los Angeles al la studioj Elstree en Anglio por kongruigi Williams kaj lian grupo de animaciistoj. Dum la filmado, la produktora buĝeto eketendiĝis rapide kaj la filmada kalendaro daŭris pli ol atendite.

Disney prezentis la filmon pere de sia divizio Touchstone Pictures la 22an de Junio, 1988, kaj ĝi ricevis kritikan kaj komercan sukceson, kio iĝis furoraĵo. Tiu filmo alportis renovigitan intereson al la ora epoko de la usona animacio, disvastigante la modernan usonan animacion kaj la nomitan epokon de la Disneja Renesanco.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. King, Susan, "Classic Hollywood: On the case of 'Roger Rabbit'", 21a de Marto, 2013. Kontrolita 16a de Aprilo, 2013. Arkivigite je 2013-04-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-04. Alirita 2017-02-28.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mike Bonifer (Junio 1989). The Art of Who Framed Roger Rabbit. First Glance Books. ISBN 0-9622588-0-6.
  • Martin Noble (Decembro 1988). Who Framed Roger Rabbit. Novelization of the film. Virgin Books. ISBN 0-352-32389-2.
  • Gary K. Wolf (Julio 1991). Who P-P-P-Plugged Roger Rabbit?. Spin-off from the film and Wolf's Who Censored Roger Rabbit?. Villard. ISBN 978-0-679-40094-3.
  • Bob Foster (1989). Roger Rabbit: The Resurrection of Doom. Comic book sequel between Who Framed Roger Rabbit and the theatrical short Tummy Trouble. Marvel Comics. ISBN 0-87135-593-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2003-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine