Wiebelsbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la loka stacidomo

Wiebelsbach estas urboparto de la sudhesia urbeto Groß-Umstadt en la distrikto Darmstadt-Dieburg de Germanio, ĉe la norda rando de la mezmontaro Odenwald. Ĝis 1977 la historia komunumo estis sendependa. Dum 2005 en Wiebelsbach vivis iom pli ol 1.100 enloĝantoj. Malgraŭ tiu negranda nombro la loko havas du infanĝardenojn kaj propran bazan lernejon por la unuaj kvar lernejaj klasoj, regione gravan stacidomon, abundajn bazajn vendejojn kaj ofertojn por libertempo.

Ĝenerale

Wiebelsbach situas ĉe la orienta rando de la monto Otzberg, en eta valo malferma en nord-orienta direkto. La loko estas trankvila kaj idilia, kaj dum la lastaj jaroj altiris ĉiam pli da novaj civitanoj, kiuj translokiĝas ĉi-tien el brua urbego de la regiono ĉirkaŭ Frankfurto ĉe Majno.

Trafiko

La urboparto situas trafike favore rekte ĉe la federacia vojo B45, kiu ligas sude kun Erbach kaj Eberbach, norde kun Dieburg kaj Hanau, kaj plu per vojo B26 kun Darmstadt kaj la germana aŭtovojo A3 kun Frankfurto ĉe Majno. La plej proksimaj najbaraj komunumoj Groß-Umstadt norde kaj Höchst im Odenwald sude aŭte atingeblas ene de 5 minutoj. Aŭta veturo al Darmstadt daŭras 25-30 minutojn, veturo al Frankfurt am Main 40-50 minutojn.

Fervoje atingeblas la samaj urboj, kaj la stacidomo de Wiebelsbach node ligas la liniojn al Erbach kaj Eberbach sude, Darmstadt kaj Frankfurt okcidente kaj Hanau (plu al Leipzig kaj Berlino) nordoriente. Trajna veturo al Darmstadt daŭras duonan horon, al Frankfurt per rekta trajno 60 minutojn.

Ligoj