Wijtze Nutters

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wieber NUTTERS (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1872 en Leeuwarden, mortis la 6-an de decembro 1926) estis nederlanda esperantisto; profesie li estis tipogtipografiisto, kaj poste ĵurnalisto.

Kvankam simpla laboristo, li havigis al si multajn sciojn, lernis fremdajn lingvojn, kaj tradukis interalie verkojn de Victor Hugo al la nederlanda lingvo.

Li estis esperantisto de 1905. Li gvidis la lokan laboristan Esperantan movadon en Amsterdamo en la unuaj jaroj. Li redaktis Arbeider-Esperantist, en 1913, kaj Internacia Socia Revuo, en 1912-1914. Li estis prezidanto de FLE en 1911.

Li faris paroladojn, verkis propagandajn artikolojn kaj lernolibron. Kiel administranto de Internacia Socia Revuo li aperigis serion da socialistaj broŝuroj en Esperanto.

Tradukoj

Rimarkigo

La esperantlingva traduko de la unua volumo de La Mizeruloj de Victor Hugo aperis en 1914 en Amsterodamo sub tradukista pseŭdonomo Centezimala. Tiu verko ne estas menciita en Enciklopedio de Esperanto, nek la pseŭdonomo Centezimala. Ankaŭ en Esperanto en perspektivo mankas la nomo de la tradukinto, kvankam la traduko mem estas menciita sur la p. 207. Do ŝajnas, ke la tradukinto estis konsiderata mistera persono. Ĉi tiu artikolo asertas, ke la tradukinto estas Wieber Nutters, kvankam en Enciklopedio de Esperanto oni parolas nur pri tio, ke li tradukis verkojn de Hugo al la nederlanda. En la gazeto Lingvo Internacia 1906, p. 310 aperis Historio de Cosette el la sama romano en traduko de Paul Boulet. Estas do demando, kiu el ili sin kaŝas sub la pseŭdonomo Centezimala, aŭ ĉu temas pri iu tria.