Winsum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wierumerschouw)
ISO
Municipo Winsum

Flago de la municipo Winsum

Blazono de municipo Winsum

Flago de la municipo Winsum Blazono de municipo Winsum
nederlanda municipo
Provinco Groningo
Ĉefloko Winsum
Areo
 - Tero
 - Akvo
102,53 km²
101,09 km²
1,44 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
14.072 (1-a de junio 2005)
139 loĝ./km²
Geografia situo 53° 20′ N, 6° 31′ O (mapo)53.3333333333336.5166666666667Koordinatoj: 53° 20′ N, 6° 31′ O (mapo)
Winsum (Nederlando)
Winsum (Nederlando)
DEC
Winsum
Winsum

Map

Gravaj trafikaj arterioj N361, N363; fervojlinio Groningen-Delfzijl kaj fervojlinio Sauwerd-Roodeschool
CBS-municipokodo 0053
Telefona kodo 0594
Poŝtkodo 9770–9779, 9890–9899, 9950–9958
Oficiala retejo http://www.winsum.nl/
vdr

Winsum (53° 20′ N; 06° 31′ E Mapo) estas vilaĝo kaj antaŭa municipo en norda Nederlando, en la provinco Groningen. La antaŭa municipo havis 14.072 loĝantojn (je la 1-a de junio 2005), kaj areon de 102,53 km² (de kiu 1,44 km² akvo).

La vilaĝo havas tri rifuĝmontetojn, tiu de Winsum mem, Bellingeweer kaj Obergum.

La norda parto Obergum kelkfoje estas vidata kiel aparta vilaĝo, ĉar ĝi situas je la alia flanko de la akvujo Winsumerdiep. Tio ankaŭ rilatas al la fakto ke la vilaĝo havas du ĉefstratojn, la Hoofdstraat-W (W estas de Winsum) kaj la Hoofdstraat-O (O estas de Obergum).

Winsum kaj Obergum origine estas ligitaj per ŝtona arkponto, nomata "la Arko" kaj hoogholtje (alta ponto por piedirantoj), la Jeneverbrug (Juniperobranda ponto).

Winsum posedas belan kirkon, la Torenkerk (Turkirko), de kiu la ŝtuparo al la turo situas je la ekstera parto.

La vilaĝo ankaŭ havas du okedrajn platformajn muelejojn. La plej malnova estas 'De Vriendschap' (La amikeco) estis ekuzata en 1801 kiel senŝeligmuelejo kaj meze de la 20-a jarcento transformita al grenmuelejo. Iom pli en la direkto de la vilaĝa centro tuj apud la vilaĝa placo situas sur la mueleja monteto la gren- kaj senŝeligmuelejo 'De Ster' (La Stelo) el 1851. Ambaŭ muelejoj estas freŝdate restaŭritaj kaj regule funkcias danke al kelkaj volontulaj muelistoj.

La konata Pieterpad kondukas tra Obergum kaj Winsum.

Ekde la 1-a de januaro 2019 ekestis la municipo Het Hogeland, el fuzio de Winsum kun la municipoj Bedum, Eemsmond kaj De Marne.

Je la 17-a de aŭgusto 2020 Winsum estis elektita kiel la plej bela vilaĝo de Nederlando.

Subdivido[redakti | redakti fonton]

La municipo Winsum enhavas la sekvajn vilaĝojn: Abbeweer, Adorp, Aduarderzijl, Alinghuizen, Allersma, Antum, Arwerd, Baflo, Bellingeweer, Beswerd, Bolshuizen, De Dingen, De Raken, De Vennen, Den Andel, Duisterwinkel, Ernstheem, Ezinge, Feerwerd, Garnwerd, Groot Wetsinge, Hammeland, Hardeweer, Harssens, Hekkum, Hiddingezijl, Klein Garnwerd, Klein Wetsinge, Krassum, Lutje Marne, Lutke Saaksum, Maarhuizen, Obergum, Oldenzijl, Oostum, Ranum, Rasquert, Saaxumhuizen, Sauwerd, Schapehals, Schaphalsterzijl, Schilligeham, Schifpot, Het Schoor, Suttum, Takkebos, Tijum, Tinallinge, Valkum, Wierum, Wierumerschouw (parte) kaj Wildeveld.

Publika Transporto[redakti | redakti fonton]

La municipo Winsum situas je la fervojlinio Groningen-Roodeschool (vilaĝo en la municipo Het Hogeland), kun stacioj en Winsum kaj Baflo. Sauwerd havas stacion je la fervojlinio Groningen-Delfzijl. Buslinioj en la municipo estas:

  • linio 35: Groningen-Oldehove-Ezinge-Feerwerd-Garnwerd-Winsum
  • linio 65: Groningen-Adorp-Sauwerd-Winsum-...-Zoutkamp
  • linio 67: Winsum-Hornhuizen
  • linio 68: Warffum-Den Andel-Pieterburen-Eenrum
  • linio 163: Groningen-Winsum-Lauwersoog (rapidservo al la pramo al Schiermonnikoog)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Provinco Groningo
Eemsdelta | Groningo | Het Hogeland | Midden-Groningen | Oldambt | Pekela | Stadskanaal | Veendam | Westerkwartier | Westerwolde
Nederlando | Provincoj | Municipoj