Wigbertus van Zon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-Z

Wigbertus van ZON, nederlandano, frato-instruisto. Nask. 22 marto 1869. E-isto de 1922. Fervore propagandis inter katolikoj kaj E-istigis centojn da personoj. Publikigis multajn prop. artikolojn kaj kelkajn broŝurojn. Gvidis kursojn. Membro de la ekzamena komitato kaj de la gazetar-servo. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. L.K.