Wii Sports

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wii Sports

Disvolvo Nintendo Entertainment Analysis & Development
Eldoninto Nintendo
Distribuo Nintendo eShop
Muziko Kazumi Totaka
Produktoro Mijamoto Ŝigeru
Serio Wii
Sekvita de Wii Sports Resort
Platformo Wii
Ĝenro sporta videoludo
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo Wii Remote
PEGI-klasifiko PEGI 7
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj)
vdr

Wii Sports estas sporta videoludo kreita kaj eldonita de Nintendo. Ĝi aperas samtempe kiel la videoludilo Wii.[1] La ludo estis unue lanĉita en Nordameriko kun la Wii en la 19a de Novembro 2006. Ĝi poste aperis en Japanujo, Aŭstralio kaj Eŭropo en la posta monato. La ludo estis vendita kune kun la videoludilo en ĉiuj regionoj, krom en Japanujo kaj Sud-Koreujo.[2] Pro tio, ĝi estas la unua ludo kunvendita kun videoludilo por ties lanĉo ekde Mario's Tennis por Virtual Boy en 1995. Wii Sports nun estas havebla sola en la kolekto Nintendo Selects kaj ne plu estas vendita kun la Wii.

La ludo imitas kvin sportojn, kiuj celas montri la kapablojn de la regilo Wii Remote de la Wii al novaj ludantoj. La kvin sportoj estas teniso, basbalo, kegloludo, golfo kaj boksado. Ludantoj uzas la Wii Remote por imiti realvivajn agojn, kiel frapi pilkon per batilo.[3] La reguloj de ĉiu ludo estas simpligitaj por ke ili estus facile alireblaj al la ludantoj.[2] La ludo havas plurajn reĝimojn, kiel trejnado kaj ekzercado, kiuj permesas kontroli la progresojn de la ludanto en la diversaj sportoj.[4]

Entute, Wii Sports estis bone recenzita fare de la gazetaro. Ĝi ricevis premiojn de la ĝenerala kaj videoluda komunumoj. Ĝi estas la tria plej vendita videoludo malantaŭ Tetris kaj Minecraft. En Aprilo 2013, ĝi estas la plej bone vendita ludo ene de unu videoludilo, la lasta estinte Super Mario Bros. de Nintendo.[5] En la 30-a de Septembro 2016, oni vendis pli ol 82,79 milionojn da kopioj tutmonde.[6] Wii Sports estis menciita televide en reklamoj por la Wii, novaĵraportoj kaj aliaj programoj.[7][8][9][10]

La ludo iĝis populara rimedo por sociaj renkontiĝoj kaj konkursoj inter diversaĝaj ludantoj.[8][11][12] La ludo Wii Sports Resort sekvas ĝin. Tiu sekva ludo aperis en 2009 kaj uzas la kapablojn de Wii MotionPlus por pli precizaj movoj ene de aliaj sportoj. Wii Sports estis rekreita en 2013 kun aldonaj grafikaj detaloj por Wii U sub la nomo Wii Sports Club.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . New Wii Titles Announced. IGN (2006-09-13). Arkivita el la originalo je 2012-07-16. Alirita 2008-02-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-16. Alirita 2017-04-28.
  2. 2,0 2,1 . Wii Sports Review. IGN (2006-11-13). Arkivita el la originalo je 2007-10-12. Alirita 2008-01-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-11-15. Alirita 2017-04-28.
  3. Review: Wii Sports. GamePro. IDG (2006-11-16). Arkivita el la originalo je 2008-09-17. Alirita 2008-09-18. Arkivigite je 2008-09-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-17. Alirita 2017-04-28.
  4. Wii Sports – Wii. ABC News (2006-11-18). Alirita 2008-02-02.
  5. Getting That "Resort Feel". Iwata Asks: Wii Sports Resort. Nintendo. “As it comes free with every Wii console outside Japan, I'm not quite sure if calling it "World Number One" is exactly the right way to describe it, but in any case it's surpassed the record set by Super Mario Bros., which was unbroken for over twenty years.”.
  6. Top Selling Software Sales Units. Nintendo Co., Ltd. (2016-03-31). Alirita 2016-04-27.
  7. Official Wii commercial. IGN. Nintendo (2006-11-14). Arkivita el la originalo je 2013-12-02. Alirita 2008-02-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-02. Alirita 2017-04-28.
  8. 8,0 8,1 Nintendo Adds an 'I' to Wiimbledon. ABC News (2007-06-25). Alirita 2008-02-02.
  9. Miller, Ross. Conan takes on Serena in Wii Tennis. Joystiq (2007-02-02). Alirita 2008-02-01.
  10. Bergmann, Dean. Chrétien delivers Wii knock-out punch. N-Sider (2007-02-02). Arkivita el la originalo je 2017-08-14. Alirita 2008-09-18.
  11. . Seniors becoming old hands at Wii. Marketplace. American Public Media (2007-12-11). Arkivita el la originalo je 2008-05-12. Alirita 2008-01-31.
  12. . Wii Tennis Tourney in Melbourne. IGN (2007-01-11). Arkivita el la originalo je 2007-06-22. Alirita 2008-02-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-22. Alirita 2017-04-28.