Vikimedia Komunejo

| Vikimedia Komunejo | |
|---|---|
| Vikimedia enhavoprojekto • arkivo • vikio kun skriptkonverto • Vikimedia projekto • fota arkivo • uzant-generita enhavplatformo • interreta serĉilo • Wikimedia sister projects • Wikimedia multilingual project | |
| Retadreso | commons |
| Kategorio | Reta enciklopedio |
| Lingvo(j) | Multaj |
| Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
| Registriĝo | libervola |
| Fondiĝo | 7-a de septembro 2004 |
| Stato | aktiva |
| Vikimedia Komunejo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Vikimedia enhavoprojekto uzant-generita enhavplatformo interreta serĉilo Wikimedia sister projects (en) fota arkivo vikio kun skriptkonverto Vikimedia projekto arkivo Wikimedia multilingual project (en) | |||||
| Komenco | 7-a de septembro 2004 vd | ||||
| Lando(j) | sen valoro vd | ||||
| Situo | sen valoro | ||||
| Fondinto(j) | Erik Möller • Jimmy Wales • Fondaĵo Vikimedio vd | ||||
| Posedata de | Fondaĵo Vikimedio vd | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Vikimedia Komunejo aŭ simple Komunejo (angle Wikimedia Commons aŭ simple Commons) estas projekto de la Fondaĵo Vikimedio, kiu ekis la 7-an de septembro 2004. La projekto celas konstrui centran datumbazon de bildoj, filmoj kaj muziko. La dosieroj en la centra datumbazo estas rekte atingeblaj en ĉiuj lingvoj, inkluzive de Vikipedio, Vikivojaĝo, Vikifontaro, Vikicitaro, Vikivortaro, Vikinovaĵoj, Vikilibroj kaj Vikispecioj, aŭ elŝutitaj por ekstere uzo.
La dosieroj en la Komunejo (krom kelkaj emblemoj de projektoj de Vikimedio) estas liberaj verkoj, kaj oni rajtas uzi ilin libere por ĉiuj celoj, kondiĉe ke oni observas la permesilojn menciitajn en la priskriba paĝo de ĉiu el la dosieroj.
En marto 2021, la deponejo enhavas pli ol 70 milionojn da senpagaj dosieroj, administrataj kaj redakteblaj de registritaj volontuloj. En julio 2013, la nombro de redaktoj ĉe Komunejo atingis 100 000 000.
Ekstera ligilo
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (multlingve)
| ||||||


