Wikimedia Nederland
Wikimedia Nederland | ||
---|---|---|
Vereniging Wikimedia Nederland | ||
![]() | ||
Vikimedia landa asocio | ||
Dum | 27-a de marto 2006 - nuntempe | |
Sidejo | Utreĥto, Nederlando | |
Lando | Nederlando | |
Retejo | https://nl.wikimedia.org/ Oficiala retejo | |
Jura formo | vereniging | |

La asocio Wikimedia Nederland (nederlande Vereniging Wikimedia Nederland, mallongigata WMNL) estas asocio de nederlanda juro, kiu celas la "kolekton kaj malŝloson de libera kaj/aŭ libere alirebla informaro en ajna formo, aparte uzante - sed ne limigite al - interreto, por fiksi [1] tiun informaron".[2] Ĝi intense kunlaboras kun aliaj naciaj aŭ nacilingvaj asocioj samcelaj, kiuj ĉiuj havas proksiman rilaton al la internacia samcela organizaĵo Fondaĵo Vikimedio kiu estras la liberan enciklopedion Vikipedio, sed kiel ĉiuj aliaj naciaj aŭ nacilingvaj asocioj samcelaj ne estas suborganizo de la fondaĵo, sed el organiza vidpunkto tute sendependa. Ekde aprilo 2011 ĝis marto 2014 la esperantisto kaj esperantlingva vikipediisto Ziko van Dijk estis la prezidanto de Wikimedia Nederland.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ konservi
- ↑ nederlande "het verzamelen en ontsluiten van vrije en/of vrij toegankelijke informatie in enigerlei vorm, daarbij in het bijzonder gebruikmakend van - maar niet beperkt tot - internet, om deze informatie vast te leggen" en la asocia statuto