Wiler (Lötschen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wiler (Lötschen)
Blazono de Wiler
Blazono de Wiler
Blazono de Wiler
Wiler en Lötschental
Wiler en Lötschental
Wiler en Lötschental
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Okcidenta Raron
Koordinatoj  46° 24′ 00″ N 7° 47′ 00″ O / 46.40000 °N, 7.78333 °O / 46.40000; 7.78333 (mapo)Koordinatoj: 46° 24′ 00″ N 7° 47′ 00″ O / 46.40000 °N, 7.78333 °O / 46.40000; 7.78333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 575
Areo 14,66 km²
Alteco 1 421 m super marnivelo
Poŝtkodo 3918
Komunumkodo 6202
Mapo de Wiler
Mapo de Wiler
Situa mapo de Wiler
vdr

Wiler (Lötschen)[1] estas komunumo en la distrikto Okcidenta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 575 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wiler (Lötschen) situas en Lötschen-Valo, flanka valo de la Rodan-Valo en la supra germanlingva parto de Valezlo. La komunumo troviĝas en aera distanco de proksiume 130 km oriente Ĝenevo kaj proksimume 68 km sude de Berno. En nordokicdento de la komunumo situas la Mühlbach-Glaĉero, kiu naskas apud Hockenhorn, kiu kun alteco de 3293 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. Al la komunumo krom la ĉefloko Wiler apartenas ankaŭ la turisma vilaĝo Fischbiel sur monta teraso de la alpopaŝtejo Lauchernalp atingebla nur pere de Lauchernalp-Aertelfero kaj mallarĝa kurboriĉa montarvojo.[2]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,66 km², de kiuj 20,0% estas kovritaj de arbaro, 20,8% servas por agrikulturo kaj 2,5% por setlado. La resto de la komunuma teritorio, tio estas pli ol ĝia duno, konsistas el altmontara dezerto kaj glaĉeroj. [3]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wiler (Lötschen) limas en nordo al Kandersteg (Berno), en nordoriento al Blatten, en sudoriento al Rarono, en sudo al Niedergesteln, kaj en sudokcidento al Kippel.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Wiler situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la loko kondukas sole la vala vojo tra Lötschen-Valo al Blatten, kiu komenciĝas ĉe la fervojstacidomo de Goppenstein. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksiume 20 kilometrojn sude de la komunumo apud Gampel-Steg. Pere de la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Goppenstein al Blatten la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De la vilaĝo Wiler aertelfero kondukas al Fischbiel.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Wiler datiĝas el la jaro 1363 kiel Wyllere. La historio de Wiler estas forte konektita kun la historio de la Lötschen-Valo. La 17-an de julio 1900, incendio preskaŭ kompete forbrulis la vilaĝon.[4]

Monda naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

Granda parto de la komunuma teritorio apartenas ed de 2007 al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



Monda heredaĵo de UNESKO