Wilfrid Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilfrid Bach
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1936 (1936-02-23)
en Gerstungen-Untersuhl
Morto 21-an de junio 2015 (2015-06-21) (79-jaraĝa)
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de MarburgUniversitato de Sheffield vd
Profesio
Okupo geografo • klimatologo • meteologo • universitata instruisto vd
Laborkampo geografioklimatscienco vd
Aktiva en MünsterSheffield vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo sur la Arbara tombejo de Münster-Lauheide

Oskar Wilfrid BACH (naskiĝinta la 23-an de februaro 1936 en Gerstungen-Untersuhl, mortinta la 21-an de junio 2015[1]) estis germana geografo kaj klimatologo. La internacie aktiva altlernejano estis pioniro de la teorio pri tutmonda varmiĝo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wilfrid Bach studis inter 1956 kaj 1961 geografion ĉe Universitato de Marburg kaj Universitato de Sheffield. Poste li restis ĝis doktoriĝo en la fako pri atmosferologio en 1965 en Sheffield. La titolo de lia disertaĵo Some Aspects of the Problems of Urban Climatology with Reference to Climate, Types of Weather and Air Pollution in Sheffield montras lian okupiĝon pri urbara klimato. Poste Bach docentis en Montrealo, Cincinnati, Havajo kaj Zuriko. En 1975 li sekvis vokon de la Universitato de Monastero je orda profesoreco ĉe katedro pri atmosfersciencoj kaj je direktoreco ĉe la Esplorcentro pri aplikita klimatologio kaj mediaj studoj respektive la posta sekcio pri klimata kaj energia esploradoj ĉe la universitata geografiinstituto. Tie li gravis dum multe da tempo kaj postlasis siajn science daŭripovecajn spurojn ĝis emeritiĝo en 2001.

Estante afergvidanta estro li gvidis ekde 1994 la nove fonditan Instituto pri pejzaĝekologio. En 1983/84 li dekanis ĉe la fakultato matematika-naturscienca en Monastero.

Dum la lastajn vivojarojn Bach suferis je Alzheimer-malsano.[2]

Atingoj[redakti | redakti fonton]

Wilfrid Bach juste nombriĝas al la pioniraro de klimatologoj kaj energiesploristoj; jam en la 1980 jaroj li admone predikis pri tutmonda varmiĝo. Dume komence li okupiĝis antaŭ ĉio pri aspektoj de aeraj poluado kaj kvalito li pli kaj pli orientiĝis komence de la 1980-aj jaorj pri minacado pro troo da karbona dioksido. En 1982 li publikigis la verkon CO2-Bedrohung - Gefahr für unser Klima kiu klarege metis en kuntekston klimaton kun karbona dioksido. Sed tiutempe pli gravis, almenaŭ en Germanujo, la zorgoj pri arbarmortado kaj atomenergio, poste pri ozontavola detruo.

La fare de Bach jam en la 1970-aj jaroj komprenita influo de per homoj kialigitaj faktoroj de klimato[3] publike nur pli malfrue ekgravis. Bach profetece postulis entrepreni konkretajn paŝojn por klimatoprotektado. Bach tiutempe fokusiĝis pri skizado de klimataj, mediprotektaj kaj energiaj konceptoj sur skaloj nacia kaj internacia. Li ĉiam proponis konkretajn konsilojn pri ties realigo kune, neestante nura teoriisto.[4] Kun sia teamo universitata li kreis komence de la 1990-aj jaroj integritan planaron energian kun bone uzebla programaro komputila.

En kunteksto kun la esplorado pri la kaŭzoj por klimatoŝanĝoj li okupiĝis pri la demando je tutmondaj klimataj-ekologiaj ŝanĝoj post atommilito.[5] Jam dum la 1980-aj jaroj li reklamis por forlaso de atomenergiutiligo.[6]

La en 2000 eldonita libro Klimaschutz für das 21. Jahrhundert: Forschung, Lösungswege, Umsetzung estis kaj bilanco pri sciencista vivo kaj listigo de vizioj pri efika klimatoprotekto en la estonteco.

Membrecoj kaj socia engaĝiĝo[redakti | redakti fonton]

Bach apartenis inter 1987 kaj 1994 al superpartia Bundestag-komisiono antaŭzorganta pri protekto de la atmosfero tera. Li aktivis kiel fakkonsilisto de la municipo monastera koncerne klimaton kaj energion. Bach membris ĉe Medical Coalition for a Sustainable Global Environment de Internacia energiklubo de Moskvo kaj ĉe Eurosolar.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

sciencaj
  • Some Aspects of the Problems of Urban Climatology with Reference to Climate, Types of Weather and Air Pollution in Sheffield. Disertacio (2 partoj). Sheffield 1964.
  • Solar Radiation and Atmospheric Turbidity. Kettering Laboratory, Cincinnati 1969.
  • Atmospheric Pollution (=ero de la serio McGraw-Hill problems series in geography). McGraw-Hill, New York 1972.
  • kun Anders Daniels: Vorschläge für ein System zur Überwachung der Luftverunreinigung. Eidgenössisches Amt für Umweltschutz, Bern 1973.
  • zusammen mit Anders Daniels: Handbook of Air Quality in the United States. Oriental, Honolulu 1975.
  • Changes in the Composition of the Atmosphere and Their Impact Upon Climatic Variability. An Overview (=kajero 24 de la serio Bonner meteorologische Abhandlungen). Dümmler, Bonn 1976, ISBN 3-427-7584-19.
  • Untersuchung der Beeinflussung des Klimas durch anthropogene Faktoren kaj (kun Ulrich Hampicke) Die Rolle terrestrischer Ökosysteme im globalen Kohlenstoff-Kreislauf (=kajero 6 de la serio Münstersche geographische Arbeiten). Schöningh, Paderborn 1980, ISBN 3-506-73206-4.
  • kun Hans-Josef Jung kaj Heinrich Knottenberg: Modeling the Influence of Carbon Dioxide on the Global and Regional Climate. Methodology and Results (=kajero 21 de la serio Münstersche geographische Arbeiten). Schöningh, Paderborn 1985, ISBN 3-506-73221-8.
  • kunlaboro ĉe: Kommentierte Bibliographie zur Geographie., 1987.
popularsciencaj
artikoloj, eseoj, aliaĵoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ein Pionier mit Mut und Weitsicht – Die Universität Münster trauert um Klimaforscher Prof. Dr. Wilfrid Bach – Nekrologo de la monastera universitato
  2. Mortanonco ĉe Westfälische Nachrichten, 25.6.2015
  3. Kp. Wilfried Bach kaj Ulrich Hampicke: Untersuchung der Beeinflussung des Klimas durch anthropogene Faktoren. Die Rolle terrestrischer Ökosysteme im globalen Kohlenstoff-Kreislauf, 1980
  4. Etbiografio ĉe Who’s Who
  5. Ekz. en la artikolo "Von der Nuklearnacht zum Nuklearwinter. Über die klimatischen und ökologischen Auswirkungen eines Atomkriegs". ĉe: Wissenschaft und Frieden|Wissenschaft & Frieden, nr. 2/1985 (surrete tie ĉi Arkivigite je 2022-02-06 per la retarkivo Wayback Machine)
  6. Ekz. ĉe: Der Ausstieg ist möglich - Energie ohne Atomkraft (1986)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wilfrid Bach en la germana Vikipedio.