Wilfried Haslauer la pli juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Wilfried Haslauer la pli juna
Wilfried Haslauer 2012 01.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 3-an de majo 1956 (1956-05-03) (62-jara)
en Salzburg
Ŝtataneco Aŭstrio
Profesio politikisto, juristo
Lingvoj germana lingvo
Familianoj
Patro Wilfried Haslauer
v  d  r
Information icon.svg

Wilfried HASLAUER la pli juna (naskiĝinta la 3-an de majo 1956 en Salzburg) estas aŭstra juristo kaj politikisto ene de la Aŭstria Popola Partio/ÖVP. Ekde junio 2013 li estas ministroprezidento (germane: Landeshauptmann) de Salcburgio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam lia patro Wilfried Haslauer la malpli juna estis ege ŝatita salcburgia ministroprezidento inter 1977 kaj 1989. Li pasigis la junulajn jarojn en Neumarkt am Wallersee (Distrikto Salzburg-Umgebung) kie li frekventis ankaŭ la bazlernejon. Post la abiturienta ekzameno trapasita ĉe la Akademia gimnazio Salzburg li studis jursciencojn ĉe la universitatoj de Salzburg kaj Vieno. Finstudo lia iĝis en 1979 per doktoriĝo; pluse Haslauer parte studis politikan ekonomion. Post la ĉetribunala jaro deviga en Vieno kaj Salzburg li decidis fariĝi advokato. Inter 1985 kaj 2004 li tiumetie memstare laboris kune kun kvar partneroj en Salzburg. Li estas membro en la katolikaj korporacioj K.ö.St.V. Almgau Salzburg kaj ĉe Rheno-Juvavia Salzburg, Babenberg Vieno kaj Rupertina Salzburg ene de Österreichischer Cartellverband. Li estas edziĝinta kaj havas kvar infanojn.

Kariero politika[redakti | redakti fonton]

Wilfried Haslauer laboris en la pensad-fabriko de ÖVP, ĉe Seebrunner Kreis kaj ĉe la politika-historia esplorinstituto "Dr.-Wilfried-Haslauer-Bibliothek". Estante bonkonata inter ekonomiaj kaj partiaj fakuloj li metitis en 2004 sur la pinton de la salcburgia filio de ÖVP. En la 28.4.2004 li iĝis vic-ministroprezidento sub la socialdemokratino Gabi Burgstaller kaj paralele partiestro. Li aparte responsis pri ekonomiaĵoj, turismo, esploradoj enentreprenaj, komunumoj, trafiko, landaj muzeoj kaj galerioj, kulturaj specialprojektoj.

Post sukceso de ÖVP en printempo 2013[1] li elektitis ministroprezidento en la 19.6.2013.[2] En la 22.4.2018 li denove kaj fulme sukcesis danke al eĉ multe pli da voĉdonoj en lia favoro.[3]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Machtwechsel in Salzburg: Nach SPÖ-Niederlage ist ÖVP am Zug.
  2. Prezento de la nova landa registaro 2013
  3. Detalaj rezultoj de la balotoj en aprilo 2018