Wilhelm Brandenstein
Wilhelm Brandenstein | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1898 en Salcburgo | |
Morto | 1-an de januaro 1967 (68-jaraĝa) en Graz | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto lingvisto ![]() | |
Laborkampo | Greka lingvo kaj Antikva epoko ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Wilhelm BRANDENSTEIN (naskiĝinta la 23-an de oktobro 1898 en Salcburgo, mortinta la 1-an de decembro 1967 en Graz) estis aŭstra lingvisto kaj alpisto. Inter 1941 kaj 1967 estris li la Instituton pri kompara lingvoscienco ĉe la universitato de Graz.
Li skribis verkojn pri la lingvoj malnovpersa kaj malnovgreka kaj kulturaj demanoj (ekz. pri la origino de la etruskoj aŭ la platona Atlantido. Ĉi-probleme, Brandenstein pensis (post literaturkritikaj esploroj) ke ne temas pri nura elpensitaĵo platona sed pri serioza kaj historia tradici-transdono. Kaj ke la tuto referencas al la minoa civilizo. Tio igis la italan arkeologon kaj etruskologon Massimo Pallottino skribi la eseon Atlantide. Disĉiplo de li estis Hans Schmeja.
Alpisme, Brandenstein okupiĝis pri la grimpadtaŭgigo de la montaro Granatspitzgruppe en la Centraj Orientaj Alpoj.
Skribaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Die Herkunft der Etrusker, 1937.
- Frühgeschichte und Sprachwissenschaft, 1948.
- Einführung in die Phonetik und Phonologie, 1950.
- Atlantis – Größe und Untergang eines geheimnisvollen Inselreiches, Wien 1951.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Manfred Mayrhofer u. a. (eld.): Studien zur Sprachwissenschaft und Kulturkunde. Gedenkschrift für Wilhelm Brandenstein (1898–1967). Innsbruck 1968
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Wilhelm Brandenstein en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Franke (2006): Über Brandensteins Atlantis-Hypothese
- foto de Brandenstein
- Instituto pri lingvoscienoj, Graz Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
- "125 Jahre Indogermanistik in Graz"
- Historia Landa Komisiono por Stirio