Wilhelm Canaris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Canaris
Wilhelm Canaris en la 1940-aj jaroj
Wilhelm Canaris en la 1940-aj jaroj
Naskiĝo 1-a de januaro 1887
en Aplerbeck, Germana Imperiestra Regno
Morto 9-a de aprilo 1945
en Dosiero:Flago-de-Nazia-Germanio.svg.png koncentrejo Flossenbürg, Nazia Germanio
Soldata kariero
Rango: admiralo
Tempo de deĵoro: 1905 – 1944
Komandis al: komandanto de Abwehr
Militoj: Unua mondmilito, Dua mondmilito
Medaloj: Fera Kruco
Germana Kruco
Kruco de Honoro
Milita Merita Kruco
vdr

Wilhelm Canaris (* 1-an de januaro 1887 en Aplerbeck apud Dortmund; † 9-an de aprilo 1945 en koncentrejo Flossenbürg) estis ĉefo de nazia spionorganizo Abwehr.

En la unua mondmilito li deĵoris kiel raportisto en germana leĝera krozŝipo Dresden. Kiam komence de la jaro 1933 venis al potenco Adolf Hitler, Canaris estas unu el viroj, kiuj estas rekomenditaj en lian atentemon. En 1934 Hitler nomas lin vicadmiralo kaj la 1-an de januaro 1935 Canaris fariĝas ĉefo de Abwehr. Kiel ĉefo de Abwehr li havis aliron al la plej grandaj sekretoj de Tria regno, li mem amasigis informojn pri grandaj ĉefoj de la nazia Germanio kaj pri siaj kontraŭuloj kiel estis Martin Bormann, aŭ veron pri la deveno de Hitler aŭ de Heydrich. Ĝuste Heydrich estis lia plej granda malamiko. Interalie estis malkovrite, ke Canaris dum la milito kontaktis la britan sekretan servon. Heydrich ankaŭ eksciis, ke Canaris toleras antinazian subterejon kaj li mem havas fingrojn en insidoj kontraŭ Tria regno. Ĉio ĉi en tiuj tempoj sufiĉus al tuja senigo de ĉiuj funkcioj kaj al tuja mortpuno. Sed estis neeble pruvatesti Canarison kaj plie li havis en la manoj jam la menciitajn dokumentojn pri siaj konkurenculoj. Somere de 1944 jam estis klare, ke malvenko de Germanio estas nerepuŝebla. Atenco kontraŭ Hitler la 20-an de julio en ĉefa tendo Wolfsschanze farita de Claus Schenk von Stauffenberg ne sukcesis. Ŝnuroj de komploto kondukas ĝis generaloj, sed ĉifoje eĉ ne admiralo Canaris eskapos al aresto. Li ja defendis sin, ke estis lia devo partopreni la komploton, aliokaze li ne povus malkovri ĝin. Sed tio ne konvinkis tribunalon, krom tio estis malkovrita lia taglibro, en kiu Canaris markas Hitleron kiel dian vipon por Germanio. Dum tagiĝo la 9-an de aprilo de 1945 li estas en koncentrejo Flossenbürg elkondukita el ĉelo kaj devigita senvestigi sin ĝisnude. Ekzekutita li estis komune kun pluaj kondamnitoj. Sed anstataŭ sur ŝnurego ili pendumis lin sur ŝtala kordo. Li estis mortanta longe kaj dolorige.