Saltu al enhavo

Wilhelm Eichhorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wilhelm EICHHORN (naskiĝinta en 1886 je Frankenblick-Rauenstein, mortinta en 1950 en Jena) estis germana amatora fotisto dokumentanta la ĉiutagan vivon kaj la arkiekturon de Vajmaro dum la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj.

Profesie estis li dungato respektive helpa policisto en Hamburgo. Vajmare li verŝajne deĵoris en la financa oficejo.

Eichhorn-kolekto

[redakti | redakti fonton]

La Vajmara Fotoarkivo posedas 332 fotojn respektive kliŝojn/paperan printaĵon, sub la rubriko Sammlung Eichhorn.[1] La bildoj de la neprofesiulo estis taksata tiom altvalora ke okazigota estis en 2012/13 propra ekspozicio en la urbomuzeo de Vajmaro kun aperigo de katalogo. Akiro de la aĵoj el privataj manoj sukcesis en la 2007-a jaro. En kunlaboro kun intermuzea societo por Turingio Museumsverband Thüringen oni kreis ciferecajn sekurigkopiojn. La eichhorn-aĵoj dokumentadas bone la senskrupulan malkonstruon de la kvartalo Asbachtal por realigi la Govian Forumon kaj sekvajn konstrufazojn. Ĉio tia ege alifaris la silueton vajmaran. Interesaj estas ankaŭ liaj fotografaĵoj pri portaloj kaj diversaj konstruaĵaj detaloj.[2]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Sylt Schneider: Weimars Stadtbild im Wandel: Wilhelm Eichhorns Fotografien von 1930 bis 1945. Weimar 2012, ISBN 978-3-910053-54-8
  1. "Sammlung Wilhelm Eichhorn"
  2. Thomas Robbin: Wilhelm Eichhorn: Weimars Stadtbild im Wandel