Wilhelm Ernst Dietl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wilhelm Ernst Dietl en Graz, 1908

D-ro Wilhelm Ernst DIETL [ditl] (naskiĝinta la 23-an de decembro 1852 en Bösing ĉe Pressburg, tiam en Hungario) estis aŭstra ĉefstaba kuracisto. En 1887 li ellernis Volapukon kaj estis sekretario de Volapuka Asocio en Vieno. De 1908 li estis esperantisto. Li estis prezidanto de Esperanto-Grupo en Graz kaj en 1926 prezidanto de Aŭstria Esperanto-Kongreso.