Wilhelm Hauff

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wilhelm HAUFF (naskiĝis la 29-an de novembro, 1802, mortis la 18-an de novembro, 1827) estis germana verkisto, ĉefe konata pro siaj fabeloj. Sed ankaŭ liaj romanoj, noveloj, rakontoj, satiraĵoj kaj poeziaĵoj atestas la grandan talenton de la aŭtoro.

Listo de verkoj

  • Lichtenstein (historia romano, 1826)
  • Der Mann im Mond (romano 1826)
  • Mittheilungen aus den Memoiren des Satan (rakonto, 1826/27)
  • Maehrchenalmanache (fabeloj, eld. 1826-28)
  • Phantasien im Bremer Rathskeller (rakonto, 1827)
  • Novellen (eld. 1828)

En Esperanto aperis

  • La almozulino de la "Pont des Arts". (Die Bettlerin vom Pont des Arts.) Novelo. Tradukis K. Brüggemann. - Dresden: Ader, 1923. 114 paĝoj. (Universala Biblioteko 4.)
  • Fantaziaĵoj en la kelo de la Bremen'a urbodomo. (Phantasien im Bremer Rathskeller.) Tradukis G. Hillebrecht. - Elberfeld: Verda Stelo, [s.j.]. 52 paĝoj.
  • La kantistino. (Die Sängerin). Novelo. Tradukis Eugen Wüster. - Berlin: Ellersiek, 1921. 63 paĝoj. (Nova Esperanto-Biblioteko 8.)
  • La karavano. (Die Karawane.) Tradukis J. W. Eggleton. - Londono: Brita Esperantista Asocio. 1-a eldono 1910, 106 paĝoj. 2-a eldono 1921, 98 paĝoj.
  • La longnazulo. (Zwerg Nase.) Tradukis Reinhard Haupenthal. - Saarbrücken, 1980.
  • Matenkanto de kavaleriano. (Reiters Morgengesang.) Tradukis L. E. Meier. En: Wilhelm Fricke: Universala legolibro, Berlin 1922, paĝo 10.

Eksteraj ligiloj