Wilhelm Lachnit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dosiero:Stamps of Germany (DDR) 1974, MiNr 2002.jpg
Verko Sinnendes Mädchen - pensanta knabino de Lachnit sur GDR-poŝtmarko (1974).

Wilhelm LACHNIT (naskita la 12-an de novembro 1899 en Dresden-Gittersee, mortinta la 14-an de novembro 1962 en Dresdeno) estis germana artisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post fino de la bazlernejo li eklernis de 1914-18 la metion de skribaĵpentristo frekventante la Artmetian lernejon de Dresdeno. De 1921-23 li studis samloke ĉe la Arta akademio (disĉiplo de Richard Dreher). Poste li setlis samloke kiel liberprofesia artisto. Komence mankis la mendoj kaj li vivis de etaj mendoj kaj senlaborula subvenciado. La impresionismon de sia instruisto Lachnit ne tro ŝatis, li preferis pli realan modernan pentradon, novan realismon laŭ la modelo de Otto Dix, Otto Griebel, Hans Grundig kaj Bernhard Kretzschmar. Inter 1922-25 iĝis granda nombro da akvafortoj. De liaj pentraĵoj la Urba muzeo de Dresdeno aĉetis jam en 1922 bildon kun knabo, la Moskvaj Kolektoj en 1923 pejzaĝon kun fervoja ponto, la Ŝtata Pentraĵgalerio de Dresdeno en 1926 la verkon Mädchen im Pelz. Lachnit estis pentra lirikisto kun deziro je harmonio kaj beleco; la agresemo kaj dureco de Dix fremdis al li. La verkaron konsistigas portretoj, komponaĵoj, aĵpentraĵoj kaj pejzaĝoj faritaj en tre malsamaj teknikoj (inkluzive la vandpentradon). Kiel membro de la Dresdena Secesio 1932 li montris en la 1933-a jaro sian plej gravan pentraĵon de la unua kreiva periodo, Der traurige Frühling (Nat.-gal. Berlin), kio estis opozicia al nacisocialismo. Malliberigite mallongan tempon en 1933 li retiriĝis el la publika vivo ĝis la fino de la Dua mondmilito. Li plejofte verkis bukolikajn impresojn kaj arkadiajn pejzaĝon, kies plejmulto detruitis en dum la bombardo de Dresdeno en 1945.

Kariero post la milito[redakti | redakti fonton]

En 1947 oni vokis lin kiel profesoron ĉe la nove fonditan Altlernejon pri plastikaj artoj de Dresdeno. Ĝin li forlasis seniluziiĝinte en 1954 por relabori kiel liberprofesiisto. Liaj verkoj nun evoluis grandformata kaj prezentiĝis en pluraj koloroj. Inter la plej gravaj temoj nombriĝas krom la pejzaĝoj klaŭnaĵoj kaj pajacaĵoj. Ĉirkaŭ la pentritaĵaro estiĝis ampleksa kolekto da desegnoj kaj grafikaĵoj en ĉiuj reproduktoteknikoj. Dum la lastaj vivojaroj Lachnit verkis serion da etformataj unupresaĵoj kiuj superas ne malofte multajn aliajn verkojn de li.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kat. Gedächtnisausst. W. L., Dresden, 1965 (P)
  • J. Uhlitzsch, Farbige Gem.wiedergaben, 1968
  • J. Uhlitzsch, Der Maler W. L., in: Zs. f. Bildende Kunst 8, 1965;
  • W. K., Faltbl. d. Kunst d. Dt. Ak. d. Künste 18, o. J. (mit 7 Abb.)
  • Diether Schmidt, in: Wegbereiter, 25 Künstler d. DDR, 1976, S. 218-33
  • Schönheit u. Bedrohung im Werk W. L., Kat., Nat.gal. Berlin, 1979/80

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]