Wilhelm Pertsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wilhelm Pertsch
Subskribo de Pertsch
Tomboŝtono de Pertsch en Gotha

Wilhelm PERTSCH (naskiĝis la 19-an de aprilo 1832 en Coburg, mortis la 17-an de aŭgusto 1899 en Gotha) estis germana orientalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La patro de Pertsch estis juristo sed mortis tre frue. Tiom pli intima estis la rilato al la patrino daŭrinta dum la tuta vivo: ĉar la patrino mortis nur kelkajn jarojn antaŭ Pertsch.

Post sukcese trapasita abiturienta ekzameno ĉe la gimnazio de Coburg ĉe pasko 1850 li dediĉis sin en Berlino al la studo de orientalaj lingvoj por kiuj li jam antaŭe ekflamiĝis. Tre fascina estis lia instruisto Albrecht Weber, kun kiu li baldaŭ amikiĝis. Lia kunstudento estis la fama sanskritisto kaj lingvisto William Dwight Whitney.

La unua frukto de la apenaŭ 20 jarulo estis publikigo de moderna sanskrita teksto ĉe la eldonejo F. Dümmler kun angla traduko: temis pri la kroniko de bengala dinastio de la reĝoj de Navadvipa. Tiu laboraĵo furoris eĉ en Bharato. La sekvintan jaron aperis en la 3-a volumo de Weber's Studien listo de la verskomencoj de la libro Riksamsita. Post plua semestro por aŭdi prelegojn de Rudolf von Roth en Tübingen Pertsch revenis Berlinon kaj dokrotiĝis per la eldono de Upalekha, de kramapatha libellus (kie temas pri artefarita recitado de Rigveda).

Pertsch komencis fari studvojaĝojn al Parizo, Londono kaj Oksfordo por kolekti tie materialojn por kritika eldono de teksto apartenanta al la nigra Jadsurveda (Tai-Hiriga-Aranyaka). Reveninte al Coburg li petis la permeson labori ĉe la Duka biblioteko de Gotha havanta la plej grandan amsaon da orientalaj manuskriptoj tiutempe.

Agadoj en Gotha[redakti | redakti fonton]

En la 1.2.1855 Pertsch ekdeĵoris tie kaj restis ĝis la morto. La tiama bibliotekestro Ewald tuj ekkonis la valoregon de Pertsch kaj peris dungon en statuso oficista. Ĉar la plejmulto de la trezoraĵoj en Gotha estis en la lingvoj araba, osmana kaj persa la hindaj studoj de Pertsch iĝis duarangaj.

Helpanto lerta surloke estis la arkivisto Möller. Por 25 jaroj Pertsch dediĉis sin al la eldono de katalogo de la libroj el la biblioteko en Gotha, kiu plenigis 8 volumojn priskribantajn 33.000 manuskriptojn (el ili 2891 en la araba lingvo). Tiel la tuto alirebligitis al la interesata fakularo.

Jam post la apero de la unuaj volumoj la famo de Pertsch elstaris kaj sciencakademioj en Berlino, Leipzig kaj Göttingen nomumis Pertsch sia membro. Ankaŭ la Reĝa biblioteko en Berlino komisiis lin katalogigi parton de siaj manuskriptoj; la volumoj 4 kaj 6 de la berlina katalogo estis de Pertsch. Krome Pertsch ordigis multon de la orientalaj moneroj el berlinaj muzeoj.

Ofte ofertis oni postenojn glorplenajn kaj bone salajritajn al Pertsch, kiujn li tamen rifuzis. En Gotha li iĝis en 1879 ĉefbibliotekisto kaj en 1883 direktoro de la kolektoj de Kastelo Friedenstein. Ankaŭ en Gotha li ordigis la enhavojn de la monera kabineto. Numismatike Pertsch entuziasmiĝis same pri romiaj kaj helenaj moneroj, ne nur pri orientalaj.

Graveco kaj karaktero[redakti | redakti fonton]

Menciindas el liaj pli etaj skribaĵoj lingvikaj la priskribo de Pali-manuskripto ene de Gurupujakaumudi, festskribitaĵo honore al A. Weber kaj eseo pri la araba traduko de Amrakunda en festa esearo eldonita omaĝe al lia instruisto R. Roth. Multnombraj krome estis liaj laboroj por kolektoj de la societo Deutsche Morgenländische Gesellschaft kaj en la gazeto Orient und Occident.

Sed ne nur kiel fakulo li faris mirindaĵojn, li ankaŭ spertis sur la kampoj de botaniko, entomologio, historio ktp. Kiel ĉefbibliotekisto en Gotha li zorgis ke ĉiuj interesiĝantoj havu aliron al la libre kaŝitaj konoj.

Ankaŭ lia ĝentileco kaj modesteco plaĉis al oni. Ŝatante la naturon li trapasis la feriojn somerajn en la Turingia Arbaro, ofte en Oberhof kaj Neustadt am Rennsteig. Li edziniĝis dufoje kaj havis tri filojn, el kiuj unu iĝis filologo, unu forstisto kaj la tria juristo. Lia tomboŝtono troviĝas ekde 1951 sur la Ĉeftombejo de Gotha.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Helmut Roob, Ekkehard Rudolph: Wilhelm Pertsch: 1832-1899. Der wissenschaftliche Briefnachlass des Gothaer Orientalisten und Bibliothekars. Verzeichnet und erschlossen von Helmut Roob und Ekkehard Rudolph. Forschungsbibliothek Gotha, Gotha 1984.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]