Wilhelm Róbin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Róbin
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1873 (1873-11-01)
en Piotrków Trybunalski, Gubernio de Piotrków,  Rusia Imperio
Morto 30-an de novembro 1941 (1941-11-30) (68-jaraĝa)
en Lucko
Mortokialo pafvundo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo esperantisto • gastroenterologo
Esperanto
Esperantisto numero 2979
vdr
Róbin (sidas dua de dekstre) kun la organizantoj de la 6-a Tutpollanda Kongreso de Esperanto en Varsovio, 1933

Wilhelm RÓBIN (Rubin) [rubin], esperantigite Vilhelmo ROBIN (naskiĝis la 1-an de novembro 1873 en Piotrków Trybunalski, mortpafita de germanoj en 1942 en Luck[1]) estis pola esperantisto, kuracisto de stomak-malsanoj (gastrologo) en Varsovio kaj prezidinto de la "Kuracista Unuiĝo de la Pola Respubliko".

Róbin kreis la Gastrologian Societon en Varsovio kaj verkis multajn (35) sciencajn artikolojn.

Landa Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

Li estis Esperantisto de 1892 kaj kune kun aliaj formis la unuan (neoficialan) Esperanto-rondeton en Varsovio, kiu tiuepoke apartenis al cara Rusio. Dum la unua kunsido, la 1-an de decembro 1893, ĉeestis: J. Janowski, d-ro Jozefo Wasniewski, W. Robin kaj Al. Blumental (frato de Leo Belmont, t.e. Leopold Blumental). En 1904 oni malfermis la Esperanto-Socion en Varsovio, sed Róbin estis delegita pro la rusa-japana milito al Ĥabarovsk (Siberio) kiel kuracisto, kie li trovis jam organizitan Esperanto-movadon. Reveninte al Varsovio, li laboris por la Esperanto-Societo en Varsovio kiel ĝia sekretario. En la lastaj jaroj li estis vicprezidanto de Pola Esperanto-Societo (PES).

Faka Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

Róbin iniciatis la fondon de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (TEKA); certan tempon li redaktis la periodaĵon „Kuracisto“, poste fariĝis prezidanto de TEKA. Li estis la unua prezidanto de „Konkordo“ en Varsovio. Ĉirkaŭ tiu tempo kune kun Hippolyte Sébert, Théophile Cart kaj Eduard Stettler li iniciatis la Internacian Monumentan Komitaton por kolekti monon kaj starigi monumenton al L.L. Zamenhof. Róbin fariĝis prezidanto de la Loka Monumenta Komitato. Li varbis por Esperanto tre influ-riĉajn personojn kaj estis ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1917: D-ro W. Robin, redaktoro de la ĵurnalo "Kuracisto" kaj delegito de U.E.A. en Varsovio. En: Ondo de Esperanto (RUS) 9-a jaro, 1917, n-ro 1 (97), p. 1 (foto de Róbin)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Niaj mortintoj 1939–1946, en: Esperanto novembro-decembro 1946, paĝo 5.