Wilhelm Sauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Sauer-orgeno en la Thomas-preĝejo en Lepsiko
Tombŝtono de Sauer en Frankfurto ĉe Odro.

Wilhelm Carl Friedrich Sauer (* 23-a de marto 1831 en Schönbeck; † 9-a de aprilo 1916 en Frankfurto ĉe Odro estis elstara orgenkonstruisto el la epoko de la romantiko kaj malfruromantiko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wilhelm Sauer naskiĝis kiel plej maljuna filo de la forĝisto kaj orgenkonstruisto Ernst Sauer (1799-1873) en Schönbeck ĉe Friedland en la sudoriente de Meklenburgo. Kiam Wilhelm aĝis sep jarojn, sia patro translokis sian orgenkonstruejon kaj la familian loĝejon en la najbaran urbon Friedland. Tie Wilhelm travivis sian junaĝon, lernis en la gimnazio, forlasis tiun tamen antaŭ la abituro kaj prepariĝis post la morto de sia pli aĝa frato pri la transpreno de ties taskoj en la patra firmao. Wilhelm ellernis ĉe la patro la orgenkonstruon kaj entreprenis la tiuepoke kutiman metiistan migradon, kiu lin kondukis i.a. al Parizo, Ludwigsburg samkiel al Anglio kaj Svisio. En 1855 li transprenis unue la gvidadon de filio de la patra fabriko en Deutsch-Krone kaj malfermis finfine la 1-an de marto 1856 propran entreprenon kiel orgenkonstrua majstro en Frankfurto ĉe Odro, kiu rapide ekfloris, dumtempe havis filiojn en Königsberg (1860) kaj baldaŭ ankaŭ liveris eksterlanden.

Wilhelm Sauer konstruis kune kun siaj kunlaborantoj dumvive pli ol 1.100 orgenojn. Liaj plej grandaj kaj famaj orgenoj troviĝas i.a. en la Berliner Dom (1903, IV/113), en la Thomas-preĝejo en Lepsiko (1888/1908, III/88) kaj en la urbohalo de Görlitz (1910, IV/72). La siatempe plej granda orgeno tutmonde en la Breslauer Jahrhunderthalle (1913, V/200) ne plu konserviĝis en sia origina formo. La plej granda parto de la orgeno nuntempe troviĝas en la katedralo de Breslau.

Lia dua edzino estis Anna, naskita Bauer, (* 18-an de januaro 1848; † 11-an de aŭgusto 1924), filino de bierfarejo-posedanto kaj magistratano en Potsdam[1]. Lia tombŝtono nuntempe troviĝas en la Kleist-parko de Frankfurto ĉe Odro. La Kleist-parko iam estis tombejo, pro alikonstruadoj la ekzakta pozicio de la tombo tamen ne certas  [1].

150 jarojn firmao Sauer[redakti | redakti fonton]

La 6-an de oktobro 2007 oni solene festis la 150-an datrevenon de la firmaa fondado. Antaŭ 500 gastoj oni deklamis la historion de la firmao Sauer. Dum la posta koncerto oni ludis sur Sauer-orgeno konstruita en 1976. Jen la moto de Wilhelm Sauer:

Wir loben Gott und lassen ihn walten, bauen neue Orgeln und reparieren die alten. (Ni laŭdas Dion kaj lasas ĝin regi, konstruas orgenojn novajn kaj riparas la malnovajn)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Märkische Oderzeitung/Frankfurter Stadtbote, 25./26. März 2006, S. 21

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]