Wilhelm Theodor Oeste
| Wilhelm Theodor Oeste | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1912 en Portugalio |
| Morto | 17-an de oktobro 2002 (89-jaraĝa) en Sintra |
| Lingvoj | Esperanto • germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto tradukisto interpretisto |
Wilhelm Theodor OESTE, naskiĝis en Germanio en 1913, mortis la 17-an de oktobro 2002 en Sintra apud Lisbono (Portugalio) estis germana esperantisto kaj Esperanto-tradukisto.
En 1934, dum la 26-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo Oeste prelegis pri "Ĉu Esperanto estas vivanta lingvo?".
En 1952, kiam Oeste vivis en Kolonjo, aperis lia german-lingva verko "Esperanto - Mittler der Weltliteratur" (Esperanto - perilo de la monda literaturo), per kiu li volis montri, ke Esperanto "vere estas viva kaj tre bela kreaĵo". Krom prezento de la gramatika strukturo de Esperanto la verko enhavas precipe tradukojn el la mondliteraturo de Homero ĝis Goethe kaj Ibsen.
De 1954 li estis membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), poste delegito. Li tradukis Esperanten la kompletan version de kanzonoj de Franz Schubert (Lieder) el la germana. Aliaj tradukoj estas el la angla, franca, hispana, sveda kaj islanda. Per gramatika studo li kunlaboris al Literatura Mondo. En la aĝo de emerito li transloĝiĝis al Portugalio, kie li mortis.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Wilhelm Theodor Oeste en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2015-03-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Wilhelm Theodor Oeste en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)

