Wilhelm Wetekamp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wilhelm WETEKAMP)
Wilhelm Wetekamp
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1859 (1859-09-04)
en Lippstadt
Morto 1-an de marto 1945 (1945-03-01) (85-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto • gimnazia instruisto • politikisto
vdr

Wilhelm WETEKAMP [Vilhelm Vetekamp], (naskiĝis la 4-an de septembro 1859 en Lippstadt, mortis en marto 1945 en Berlino) estis germana reformpedagogo kaj politikisto (Freisinnige Volkspartei). De 1894 ĝis 1903 li estis membro de Preußisches Abgeordnetenhaus (Prusa Parlamento). Li estis pioniro de la naturprotektado en Prusio. Li esperantistiĝis sekve de artikolo de Alfred Hermann Fried en pacista gazeto kaj en 1903 estis kunfondinto de la Esperantista Grupo Berlino. De 1930 li estis prezidanto de la Esperanto-lernejo Berlino. De 1903 ĝis 1924 li estris la Werner-Siemens-Realgymnasium en Berlino Schöneberg laŭ reformpedagogiaj principoj. Gimnazia direktoro li estis ekde 1906.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wetekamp estis filo de la bakisto kaj agrikulturisto Franz Wilhelm Wetekamp. Li akiris sian abiturientan diplomon la 16-an de julio 1878 ĉe la reallernejo en Lippstadt.

La radikoj de lia posta elstara engaĝiĝo por naturprotektado kaj de lia reformpedagogia strebado al vivoproksima instruado troviĝas en lia gimnazia tempo. Retrorigarde li en 1929 rakontis:

„La unuan instigon rilate al neceso de naturprotektado mi jam ricevis en knaba tempo … Kiel lernanto de sepa klaso (Quarta) mi ofte entreprenis ekskursojn en la ĉirkaŭon kun mia instruisto d-ro Buddeberg, por kolekti akvobestojn en la lagetoj kaj fosaĵoj. Kiam mi vidis en la sekvaj jaroj, ke unu lageto kaj fosaĵo post la alia malaperis, ekestis en mi la penso, ke per tio granda parto de la naturo kaj de la vivaĵoj en ĝi estis detruitaj…  Pli poste profesoro Hermann Müller (1829–1883), la esploristo de la rilatoj inter la floroj kaj la insektoj, atentigis nin okaze de geologia ekskurso pri pompaj kornŝtonaj rokoj ĉe Belecke kaj diris: „Kiom longe daŭros, tiam ili kuŝas sur ŝoseo kiel rompŝtonoj“. Ni ĉiuj estis ŝokitaj kaj mirigitaj, ke povus esti permesita, tiucele detrui tiajn pejzaĝajn belaĵojn, kiuj estas posedaĵo de ĉiuj.“[1]

Wetekamp studis natursciencojn kaj matematikon, krome la francan lingvon ĉe la Friedrich-Wilhelm-Universitato Berlino, la universitato Jena kaj la universitato Breslau.En Breslau (hodiaŭ Vroclavo) li sukcesis en ŝtata ekzameno. Lian ekzamenon por la instruofico li trapasis en 1883 (pro fac. doc.). Per tio li ricevis la instrurajton pri kemio, natursciencoj, geografio kaj matematiko. Sian karieron kiel instruisto li komencis en 1884 en la Reĝa Gimnazio en Brieg per provjaro kaj daŭra dungado ekde 1885. Li daŭrigis ĝin ekde 1887 ĉe la Elisabeth-gimnazio en Breslau, kie li daŭre oficis 1888–1892. La 1-an de aprilo 1888 li fariĝis Studienrat kaj la 17-an de marto 1906 Oberstudiendirektor.

De la 1-a de oktobro 1879 ĝis la 30-a de septembro 1880 li estis Einjährig-Freiwilliger (volontulo por unu jaro en la armeo) en Breslau ĉe la kampartilerio kaj finis en rango de vicserĝento.

Pli ol 50 jaroj ekde 1880 li estis edzo de Anna Wetekamp, nask.. Michaelis. La paro havis filon  – Otto Wetekamp, naskita en 1889. La 1-an de oktobro 1924 Wilhelm Wetekamp emeritiĝis. Fine de sia vivo kelkaj sortbatoj trafis lin. Li devis travivi la morton de sia filo kaj en 1943 dum la mllito li pro bombatako perdis loĝejon kaj havaĵon.

Lernejreformisto[redakti | redakti fonton]

Kiel instruisto ĉe la Gimnazio al la Sankta Spirito en Breslau li komencis engaĝiĝi pri lernejreformo. Li fariĝis membro de la Verein für Schulreform (Unuiĝo pri Lernejreformo) kaj skribanto de ĝia loka grupo Breslau kaj pledis por kunmeto de la humanismaj kaj de la realgimnazioj kaj nur en la mezaj kaj gimnaziaj superaj klasoj antaŭvidi specialajn branĉojn por lingvoj kaj natursciencoj. Krome devus esti enkondukita sistemo de kurselekto en la superaj klasoj. Laŭ lia iniciato estis fonditaj en Breslau popolaltlernejo kaj studentaj kursoj por laboristoj.

Ekde 1903 li konstruis kiel estro la Werner-Siemens-Realgimnazion (WSRG) en Schöneberg laŭ la reformpedagogia Frankfurta Instruplano. 1906–1924 li estis ties direktoro. Li trovis grava la memagadon de la lernantoj kaj enkondukis en la WSRG Reprezentantaran de lernantoj

Fama antaŭa lernanto de la WSRG, la skulptisto, artpedagogo kaj pentristo Kurt Harald Isenstein, memoris pri sia lernejtempo:

„Mi vizitis la faman Werner-von-Siemens-Realgimnazion, en kiu oni efektivigis tre modernajn pedagogiajn principojn. Ni rajtis ludi kaj havi ĝojon dum laboro kaj rapide divenis, ke modlado estis la plej ekscita el ĉio. Dum la tuta lerneja tempo ne estis dubo: Mi volis fariĝi artisto.“[2][3]

En la WSRG estis instalitaj 3 antaŭlernejaj klasoj kaj Wetekamp subtenis la reformajn strebojn de sia antaŭlerneja instruisto Karl Vorwerk, kiu famiĝis pro liaj publikigaĵoj kaj prelegoj kaj trovis grava la pentradon, desegnadon, formadon, faldadon kaj metadon de bastonetoj.[4]

Post la somerferioj en 1908 la gimnazio de Wetekamp translokiĝis en la novan konstruaĵon en Hohenstaufenstraße 47–48 kun multe da spaco, havanta fizikan, biologian, kemian ĉambrojn, desegnosalonegon, ĉambron por modlado kaj kantosalonegon kaj tursimilan platformon super la firsto de la aŭlo, kiu ebligis horizontajn skizojn. Nur nun Wetekamp kapablis plene efektivigi sian pedagogian koncepton. La metia manlaboro en la antaŭlernejaj klasoj kaj en la kursoj estis ampleksigita.Natursciencaj-matematikaj instrufakoj pligraviĝis. Post la unuaj sukcesaj abiturientaj ekzamenoj la lernejo la 23-an de marto en 1909 estis oficiale agnoskita kiel realgimnazio.

Baldaŭ ekzistis fakultativa stenografi-instruado en la WSRG, klubo pri remado, orkestro de lernantoj, lernanta klubo pri korpaj ekzercoj, semajnfinaj migradoj, feriaj ekskursoj en mezaltajn montarojn, tenisa kaj skerma klubo. Altan nivelon havis la teatro de lernantoj. Wetekamp aktoris kiel reĝo Lear. Poste estiĝis literatura klubo kaj legoĉambro. Wetekamp efektivigis kreive sian reformkoncepton.

La gepatroj ne nur partoprenis en la surscenigoj de lernantoj kaj festaj aranĝoj. La konsilio de gepatroj okupiĝis pri la higienaj kondiĉoj kaj rekomendis la forigon de kristnaskaj atestoj. Dum la inflacio en la 1920-aj jaroj ekzistis subteno el la fonduso de la konsilio de gepatroj kaj el la Wetekamp-fonduso. Per subtena fonduso estis financitaj 15 senpagaj lernantoj.

Komence de la somerferioj en 1912 Wetekamp entreprenis grandan stud- kaj ripozvojaĝon al Sudameriko. Li vizitis la germanajn eksterlandajn lernejojn en Peruo, Ĉilo, Argentino und Brazilo kaj denove transprenis la estradon de la gimnazio nur en januaro 1913.[5]

Lernejfakuloj el Germanio kaj eksterlando, multaj studkomisionoj kaj la gazetaro vizitis la pli kaj pli  famiĝantan gimnazion de Wetekamp.

Wetekamp apartenis al la fondintoj de la Bund für Schulreform (Asocio pri Lernejreformado) ekde 1908. Ekde 1919 li kiel direktoro de la WSRG konsilis la Prusan Ministerion pri Scienco, Kulturo kaj popolklerigo pri la memadministrado de lernantoj, pri kio la ministerio instalis koncernan administracian fakon (Dezernat).[6]

La evoluon de la lernanta memadministrado en sia gimnazio Wetekamp en 1919 analizis en kontribuo por la Deutsches Philologen-Blatt (Germana Gazeto por Filologoj).[7]

Li nomis du kaŭzojn, kiuj motivigis lin al ĝia enkonduko: unue „la unuopigo, ligita al la grandurba vivo ĝenerale“ kaj due „la ekkono, ke tasko de supera lernejo estas la edukado de „gvidantoj“, kiuj volas kaj kapablas, servi laŭpove al la komuna bono.“[8]

La politik-didaktikisto Matthias Busch priskribis en 2016 la praktikan ekzemplon Komisiono de lernantoj en Werner-Siemens-Real-Gimnazio kaj notis, ke la du aliroj de Wetekamp estas karakterizaj por la tiutempaj reformstreboj, sed eksterordinara estas „la vasta subteno de la memregado per la instruistaro“, kiun oni nomis maldekstre-liberala.[9]

Wetekamp eksplikis en sia skribaĵo, kiamaniere la memadministrado de la lernantoj estis evoluigita el jam ekzistantaj strukturoj, ekzemple la sekreta baloto de oficoj en la klaso, poste baloto de lernantoj  de konfido, kiuj respondecas pri la rilatoj inter la klaso kaj la instruisto, poste la baloto de Komisiono de lernantoj, al kiu apartenas du balotitaj lernantoj po klaso kaj unu reprezentanto el ĉiu klubo.

Busch trovas rimarkinda, „ke la lernantoj rajtas okupi pli kaj pli da kompetentoj kaj taskokampoj“ kaj konstatas, ke la memadmistrado de lernantoj „iom post iom apud „socialaj, karitataj kaj kulturaj taskoj integrigas „politike“-administrajn, -regulfarantajn kaj jurodeklarajn funkciojn en la lerneja komunumo.“ Li ankaŭ akcentas la „partoprenan procedon“[10], pri kiu Wetekamp skribis: „Ĉi-tiu elkonstruo ne okazis laŭ iu ordono de supre, sed aŭ senpera instigo el la lernantaro aŭ per interparole donitaj impulsoj, kiujn la lernantoj akceptis kaj mem plue prilaboris. Ĝuste ĉi-tiu vojo, kiu unike kaj sole kongruas kun la esenco de la memadministrado, rekomendiĝas…“[11]

La liberema pensmaniero de Wetekamp, ekstere videbla per la „deturno de la kolona irado sur la lernejkorto“ ne nur decide influis lian gimnazion, kiu estis dissolvita en 1935.[12]

Politikisto kaj naturprotektanto[redakti | redakti fonton]

Wetekamp estis kunfondinto de la Waldeck-Verein en Breslau. En 1893 kaj 1898 Wetekamp estis balotita por la Freisinnige Volkspartei (FVp) en la balotdistrikto Breslau 4 en la prusan parlamenton, al kiu li apartenis ĝis 1903.[13] 1906–1919 li estis urba deputito en Schöneberg (ekde 1912 Berlin-Schöneberg).

La 30-an de marto en 1898 li en plena debato de Preußisches Abgeordnetenhaus faris paroladon, hodiaŭ nomita „pionira“ kaj ofte citita. En ĝi li atentigis pri la detruo de la hejma flaŭro kaj faŭno kaj postulis la instalon de ŝtataj parkoj. La terenoj devus servi laŭ modelo de la usonaj naciaj parkoj, konservi „certajn ter- kaj pejzaĝformojn, aliflanke garantii al la flaŭro kaj faŭno rifuĝejojn, en kiuj ili konserviĝas“.  Per tio Wetekamp fariĝis unu el la fondintoj de la germana naturprotekta movado.

Li postulis, instali komisionon de geografoj, geologoj kaj biologoj, por ke ili ellaboras proponojn, kiujn ili prezentas al la Landtag (parlamento) kiel leĝpropono. Sekvo de tio estis konferenco de reprezentantoj de interesitaj ministerioj sub gvido de Ministerialdirektor Friedrich Althoff la 31-an de decembro 1898. Raporto de Wetekamp estis sendita al la prusaj administraciaj oficejoj.[14]

La  1-an de oktobro 1906 estis instalita Staatliche Stelle für Naturdenkmalpflege in Preußen (Ŝtata Institucio pri Bontenado de la Naturmemorindaĵoj en Prusio) kiel unua naturprotekta oficejo, komence en Dancigo, ekde 1910 en (Berlin-)Schöneberg, Grunewaldstraße 6–7. Wetekamp proponis Hugo Conventz (1855–1920) kiel estro. Li estis estro de muzeo en Dancigo kaj okupiĝis pri la registrado de la naturrimarkindaĵoj en Okcidenta Prusio. Conventz estis amiko de Wetekamp ekde la komuna agado en la Akademisch-naturwissenschaftlicher Verein (Akademia naturscienca unuiĝo) en Breslau.

La historiisto Hans Werner Frohn karakterizas la rolon de Wetekamp tiel:

„Wetekamp estis la unua deputito, kiu eligis la celon de la naturprotekto el la malvasta medio de la naturhistoriistoj kaj sciencaj ekspertoj, kaj donis al la naturprotekto politikan platformon en la parlamento.“[15]

La dekreto de la prusa ministro pri religiaj, instruaj kaj medicinaj aferoj „Grundsätze für die Förderung der Naturdenkmalpflege in den Provinzen“ (Principoj por la subteno de la bontenado de la naturmemorindaĵoj en la provincoj) de la 30-a de majo 1907 estis la bazo por la instalo de provincaj komisionoj. La Brandenburgische Provinzialkommission für Naturdenkmalpflege (Brandenburgia Provinca Komisiono pri Bontenado de Naturmemorindaĵoj), kiu ĝis 1926 ankaŭ respondecis pri Berlino, estis fondita la 17-an de februaro 1908 en la luma korto de Teltower Sparkasse en Berlino.[16] Wetekamp de 1908 ĝis 1922 estis ĝia honorofica afergvidanto.. Regine Auster, afergvidantino de la Förderverein Haus der Natur (Subtena Unuiĝo Domo de la Naturo) en Podcamo, 100 jarojn post la fondo konstatas:

„El la modestaj komencoj de malgranda komisiono, nur havanta malmultajn membrojn, evoluiĝis ĝis hodiaŭ vasta kompleksa naturprotekta administracio.“ Kaj plue: „Per tio Prusio kiel unua lando en Eŭropo  levis la naturprotekton al ŝtata tasko.“  

Sed ŝi ankaŭ indikas pri tio, ke la provinca komisiono, al kiu apartenis gvidaj reprezentantoj el scienco kaj admnistracio, ne havis oficialajn decidpovojn, kaj ke la „neelparolita kompromiso“ tekstis: „naturprotektado devas nenion kosti“.

La unua provo, registri naturprotektajn objektojn per demandiloj, alportis nur malmultajn rezultojn. Pro tio Wetekamp mem ekaktivis.. Li grave partoprenis en la enketo, esploro kaj observo de la naturaj memorindaĵoj. La fokuso por Berlino estis la protekto de la lagobordoj kaj de la arbaroj, kiuj devis sekurigi la ripozareojn de la grandurbo. La Regierungspräsidien (provincaj registaroj) validigis multajn dekretojn pri la pejzaĝprotekto.

Wilhelm Wetekamp okupiĝis pri la enmapigo de migraj ŝtonegoj. Li registris 179 migrajn ŝtonegojn, kiuj en multaj lokoj estis endanĝerigitaj. Li uzis sian ombrelon kiel mezurilo. La rezultojn de siaj esploroj Wetekamp publikigis en 1917 en la Beiträge zur  Naturdenkmalpflege, (Kontribuoj pri Bontenado de Naturmemorindaĵoj), plua superrigardo aperis en 1924 en Märkisches Heimatbuch (Markia[17] Hejmregiona Libro).[18][19]

La nataturprotektanto Hans Klose (1880–1963) finis ĉi-tiun laboron kaj publikigis la plej gravajn rezultojn. Komune kun Klose Wetekamp iniciatis la registron de eksterordinaraj arboj kiel naturmemorindaĵoj en Berlino kaj Brandenburgio samkiel la registron de la unuaj markiaj naturrezervejoj. Dum la lernejferioj li vojaĝis en la Markio Brandenburgio kaj organizis  naturprotektajn paŝojn. Wetekamp partoprenis la kreon de la Schulfarm Insel Scharfenberg (Lerneja farmo Insulo Scharfenberg) en la Tegeler See (lago).[20]

1907–1920 Wetekamp estis dua prezidanto de la Zweigverein Brandenburg des Bundes Heimatschutz (branĉa unuiĝo Brandenburgio de la Asocio Hejmregiona Protekto). Ĝis 1932 li sin engaĝis krome kiel mandatulo por la brandenburgiaj arkeologiaj memorindaĵoj.

„Per transpreno de la arbaroj fare de la komunumo ni devas anstataŭi la unuopulan posedaĵon per komuna posedaĵo, posedaĵo fakte ne ekzistanta tamen ideale ekzistanta, kaj ni ne povas havi pli belan tian posedaĵon ol nia komuna bela naturo, en kiu ni kune, altranga kaj malaltranga, riĉa kaj malriĉa, povas moviĝi kaj ĉiam denove povas trovi novan forton kaj ĝojon por la vivo.“, resumis  Wilhelm Wetekamp  por la Bund Heimatschutz Brandenburg la intencojn de la arbarprotekta movado.[21]

Wilhelm Wetekamp ankaŭ estis redaktoro de la 8 kajeroj de la Mitteilungen der Brandenburgischen Provinzialkommission für Naturdenkmalpflege. (Informoj de la Brandenburgia Provinca Komisiono pri Bontenado de Naturmemorindaĵoj, aperitaj de 1908 ĝis 1921.

Esperantisto[redakti | redakti fonton]

Wetekamp atentiĝis pri Esperanto per artikolo de Alfred Hermann Fried (1864–1921) en pacisma gazeto. Fried preparis en 1902/1903 la fondon de germana Esperanto-societo en Berlino kaj kunvenigis en sia loĝejo en Schöneberg interesulojn, li en Schöneberg ankaŭ eldonis Esperanto-lernolibron, sed devis forlasi Berlinon kaj reiris al Vieno. La fondo de la Esperantista Grupo Berlino estis efektivigita de la svisa ĵurnalisto Jean Borel (1868–1946) komune kun Adolf Schmidt (1860–1944), Wilhelm Wetekamp  kaj aliaj en novembro 1903 en la ĉambroj de la eldonejo Möller & Borel, Prinzenstraße 95 sub aŭspicio de la Deutsche Friedensgesellschaft (Germana Pacsocieto),kies membro ankaŭ estis Wetekamp.

Wetekamp agadis en la berlina Esperanto-organizaĵo ĝis en la 1930-aj jaroj. En 1906 li kune kun Wilhelm Foerster (1832–1921) kaj aliaj gravuloj apartenis al la komitato, invitinta al la prelego de Wilhelm Ostwald (1853–1932) Die internationale Hilfssprache und das Esperanto (La internacia helplingvo kaj la Esperanto) en la aŭlon de la ĵus-malfermita Handelshochschule Berlin (Komerca Altlernejo Berlino) en Spandauer Straße precipe universitatan kaj akademian publikon, sed ankaŭ ekonomiajn kaj komercajn rondojn. Wetekamp gvidis la aranĝon kun preskaŭ 600 vizitantoj, en kiu Ostwald parolis pri la avantaĝoj de artefarita lingvo kiel Esperanto por la solvo de la problemoj de internacia komunikado.[22][23]

En 1922 Wetekamp subskribis la alvokon de la Germana Akademia Esperanto-Asocio  al la germanaj akademianoj favore al Esperanto. Samjare okazis en la aŭlo de la WSRG Esperanto-vespero kun artaj programeroj, en kiu Wetekamp prelegis pri tio, „kion volas Esperanto kaj kiujn rezultojn ĝi kreas“ kaj en kiu lia kolego , la reformpedagogo Wilhelm Wittbrodt el Neukölln, prezentis provlecionon kun sia Esperanto-klaso.[24]

Wetekamp ofertis en sia lernejo Esperanto-instruadon kiel fakultativa fako. Ekde 1922 li apud Eugen Wüster (1898–1977) kaj aliaj apartenis al la ekzamena komisiono Berlino de la Esperanto-Instituto por la Germana Regno.[25][26] . Ekde 1930 li estis prezidanto de la Esperanto-Lernejo Berlino kaj laboris ankaŭ en ĉi-tiu  kadro kune kun Wilhelm Wittbrodt, la 3-a prezidanto. En 1932 Wetekamp gvidis la ĉefkunvenon de la Esperanto-Lernejo Berlino.[27][28]

Ĝis la komenco de la 1930-aj jaroj la Esperantlingva komunumo en Berlino diferenciĝis, parte disiĝis pro kvereloj. Ekzistis lokaj grupoj de Germana Esperanto.Asocio, la tielnomataj neŭtralaj grupoj, la grupoj de la komunisme orientita Germana Larborista Esperanto-Asocio kaj tiuj de la socialdemokrate orientita Socialista Esperanto-Asocio kaj pluaj. La 10-an de oktobro en 1931 kunvenis 50 esperantistoj, reprezentantaj la diversajn grupojn por organizi kunlaboron en Berlinon. Gvidis ĉi-tiun kunvenon la de ĉiuj akceptita Wilhelm Wetekamp.

Sed en 1933 estis malpermesitaj la laboristaj Esperanto-organizaĵoj en Germanio, en 1935 la Esperanto-instruado kaj en 1936 la Germana Esperanto-Asocio. [29][24] Wetekamp ne plu travivis la refloradon de Esperanto post 1945. Sed lia kunlaboranto Wilhelm Wittbrodt en 1949 fariĝis la unua prezidanto de Esperanto-Ligo Berlin.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

  • 1897 Centenarmedaille. (Centjariĝa medalo)
  • La Reĝlando Prusio honorigis Wetekamp la 27an de januaro 1906 per la titolo profesoro kaj la 19-an de septembro 1918 per la titolo Geheimer Studienrat (Sekreta studkonsilisto).
  • 15-a de novembro 1909 Roter Adlerorden 4. Klasse (Ruĝa Agloordeno 4-a klaso)
  • Honora membro de Brandenburgia (germana unuiĝo pri historio)
  • Honora prezidanto de Stenographenverband Stolze-Schrey (Stenografia Asocio Stolze-Schrey).
  • Portreta busto de Wetekamp, kreita de la skulptisto Kurt Harald Isenstein (1898–1980). La busto troviĝis en la lernejo Hohenstaufenstraße 47/48 (En 1955 1-a Supra Lernejo de Praktika Branĉo) kaj estis transdonita en 1955 al la Hejmregiona Arkivo Schöneberg. Estis planita la starigo de la busto en la Urbodomo Schöneberg.[30] Estas nekonata, kie la busto nun troviĝas.
  • Olea pentraĵo de Wetekamp, kreita  de Gustav Schliwa (1869 ĝis um 1930) en 1924. Ĝi troviĝas en la instruista ĉambro de la lernejo Hohenstaufenstraße 47/48 (ekde 1970 Georg-von-Giesche-Oberschule).[31]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Schulreformen und Schulreformbestrebungen in den skandinavischen Ländern. Druck v. Grass, Barth & C., Breslau 1897 (Digitalisat).
  • Volksbildung – Volkserholung – Volksheime. Neue Wege zu ihrer Förderung. R. Gaertner, Berlin 1900.
  • Selbstbetätigung und Schaffensfreude in Erziehung und Unterricht: Mit besonderer Berücksichtigung des ersten Schuljahres. Teubner, Leipzig 1908, aperis en 1922 la 5-a eldono.
  • Das Prinzip der Arbeitsschule angewendet auf den Gesamtunterricht in der Unterstufe. En: Erster Deutscher Kongress für Jugendbildung und Jugendkunde in Dresden am 6., 7. und 8. Oktober 1911. Erster Teil. Die Arbeitsschule. Vorträge und Verhandlungen am Freitag den 6. Oktober 1911 (Arbeiten des Bundes für Schulreform; 4). Leipzig, Berlin: 1912, p. 30–35.
  • Die Schülerselbstverwaltung am Werner Siemens-Realgymnasium zu Berlin-Schöneberg. En: Deutsches Philologen-Blatt Nr. 7/8, Leipzig 19. Februar 1919, p. 73–76.
  • Aus der Geschichte der staatlichen Naturdenkmalpflege. En:Mitteilungen der Brandenburgischen Provinzialkommission für Naturdenkmalpflege, Bd. 7/1914, p. 207–218.
  • (Red.): Mitteilungen der Brandenburgischen Provinzialkommission für Naturdenkmalpflege. Vossische Buchhandlung, Berlin, Heft 1/1908 – Heft 8/1921.

Memore al Wilhelm Wetekamp[redakti | redakti fonton]

2005

  • 13-a de novembro – ekskurso al vivo- kaj agadlokoj de la reformpedagogo, pioniro de naturprotektado kaj berlina esperantisto Wilhelm Wetekamp okaze de la 60-a datreveno de lia mortojaro, okazigita de Esperanto-Ligo Berlin (Gvido: Fritz Wollenberg)

2008

  • 18-a de februaro – Dum la kolokvo en la Friedenssaal, Potsdam (Pacsalono Pocdamo) okaze de la 100-a jubileo de naturprotektado en Brandenburgio, Alta Protektanto  Dietmar Woidke, Ministro pri Agrikulturo kaj Medio de Bandenburgio, estis aprezitaj Wilhelm Wetekamp kaj Hans Klose kiel afergvidantoj de la Brandenburgia Provinca Komisiono pri Bontenado de Naturmemorindaĵoj, kiuj sin engaĝiĝis por la registro kaj protektigo de migraj ŝtonoj kaj nekutimaj arboj kiel naturmemorindaĵoj kaj la sekurigo de la unuaj naturrezervejoj en Brandenburgio. Apud la historia retrospektivo pri la organizado de la brandenburgia ŝtata naturprotektado, kiu reiris ĝis la tempo de la politika turno, ankaŭ temis pri aktualaj demandoj: privata engaĝiĝo por naturprotektado kaj pri la rilato inter naturprotektado kaj ŝtato.
  • Okaze de la jubileo Regine Auster publikigis la eseon 100 jaroj naturprotektado en Brandenburgia Provinca Komisiono pri Bontenado de Naturmemorindaĵoj 1908 ĝis 1922.[32] En ĝi tekstas: „La aktiva naturprotektanto kaj pedagogo pro lia personeco kaj pro liaj laborrezultoj meritas pli firman enradikigon en la historian konscion de la brandenburgia naturprotektado.“

2009

  • 23-a de majo – Memorekskurso de la loka grupo Lippstadt, de la subdistrikta grupo Soest de la Bund für Umwelt und Naturschutz Deutschland (BUND), okazigitza kune kun  la Laborgrupo Biologischer Umweltschutz (ABU) kaj la NABU. La aranĝado de la ekskurso orientiĝas pri siatempa „ekskurso de lernantoj“ kaj estis naturhistoria kaj geologia migrado de Ostendorf- gimnazio Lippstadt al la Külbesteine ĉe Belecke (ĉirkaŭ. 23 km).
  • Festkolokvo de la Laborgrupo Historio de Naturprotektado okaze de la 150-a naskiĝtago de Wilhelm Wetekamp en la Domo de la Naturo Pocdamo. Salutvortoj: Axel Steffen, Manfred Walhorn / prelegoj: Regine Auster: Lernejo, Naturo kaj hejmregiono. La engaĝiĝo de Wilhelm Wetekamp kiel pedagogo kaj naturprotektanto. / Hans Werner Frohn: Naturprotekto kaj lernejo 1900–1945. Inter naturhistorio kaj klerigo pri rekonsciiĝo. / Norbert Jung: Naturprotekto kaj klerigo pri medio. Ĉu ambaŭ agadas por la sama celo? / Brigitte Nikoleit, Manfred Lütkepohl, Charlotte Bergmann: Raportoj pri spertoj el la praktiko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Wetekamp. En: Biographisches Handbuch für das preußische Abgeordnetenhaus: 1867–1918. Droste, Düsseldorf 1988, ISBN 3-7700-5146-7, p. 414.
  • Reinhold Kockjoy: Die Schulen und ihre Lehrer in ... Schöneberg und Friedenau. o. O. 1958 (Manuskripto en Museum Schöneberg).
  • Arne Andersen: Heimatschutz. Naturschutzbewegung. En: F.-J. Brüggemeier kaj Th. Rommelspacher: Besiegte Natur. Geschichte der Umwelt im 19. und 20. Jahrhundert. Beck, München 1986, p. 143–157.
  • Reinhard Piechocki: Der Staatliche Naturschutz im Spiegel ihrer Wegbereiter. Band I: Wilhelm Wetekamp (1859–1945). Feind jeder Verweichlichung und Verpimpelung. En: Natur und Landschaft. Band 81, Heft 1, p. 46–47.
  • Personalbogen von Wilhelm Wetekamp in der Personalkartei der Gutachterstelle des BIL in der Archivdatenbank der Bibliothek für Bildungsgeschichtliche Forschung (BBF).
  • Regine Auster: 100 Jahre Naturschutz in Brandenburg. Wilhelm Wetekamp und die Brandenburgische Provinzialkommission für Naturdenkmalpflege 1908 bis 1922. En: Naturschutz und Landschaftspflege in Brandenburg. Beiträge zu Ökologie, Natur- und Gewässerschutz, 17. Jahrgang Heft 4/2008, Landesumweltamt Brandenburg, Potsdam.
  • Hans Werner Frohn: Naturschutz macht Staat. Staat macht Naturschutz. Von der Staatlichen Stelle für Naturdenkmalpflege in Preußen bis zum Bundesamt für Naturschutz 1906 bis 2006 – eine Institutionengeschichte. In: Hans Werner Frohn: Natur und Staat.Staatlicher Naturschutz in Deutschland 1906–2006.Bonn-Bad Godesberg 2006, p. 85–313.
  • Fritz Wollenberg: Wilhelm Wetekamp – Esperantoinstruisto – reformpedagogo – naurprotektanto (1859–1945). En: Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 - 2003. Esperanto-Ligo Berlino (eld.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 1-59569-043-3, p. 270–272.
  • Fritz Wolllenberg: Wilhelm Wetekamp kaj la Werner-Siemens-Realgymnasium en Schöneberg. En: Berlina Esperanto-kulturo 2, aldono al la Berlina Informilo en aprilo 1995, ESperanto-Ligo Berlin, S. 1–3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heimatbund Lippstadt e.V. (eld.): Heimatblätter – Beilage der Lippstädter Zeitung Der Patriot am 8.10.1929.
  2. Jakob Andersen: De skal vaere glad for at De overhovedet lever. (Vi devas ĝoji, ke vi eĉ supervivis. interparolado deJakob Andersen kun Kurt Harald Isenstein. En: Bille-Bladet (N-ro 29, 19-a de julio 1968) Kopenhago. Citita en: Eberhard Schmidt: Kurt Harald Isenstein. „Dort, wo ich wirken kann, ist meine Heimat“. Bildhauer, Kunstpädagoge, Zeichner. Hentrich & Hentrich Verlag, Berlin und Leipzig 2021, p. 21.
  3. Karl Vorwerk: Das Stäbchenlegen. Ein Beitrag zum Werkunterricht. Lehrmittelverlag Kefersteinsche Papierhandlung, Halle 1922.
  4. Karl Vorwerk: Aus meiner Unterrichtspraxis in den Vorschulklassen des Werner Siemens-Realgymnasiums zu Schöneberg. In: Pädagogisches Jahrbuch – 1.1911, Klinkhardt, Leipzig.
  5. Reinhold Kockjoy: Die Schulen und ihre Lehrer in ... Schöneberg und Friedenau. o. O. 1958.
  6. Hanno Schmitt: Schülerselbstverwaltung in der Weimarer Republik. In: Hans-Peter Kuhn, Harald Uhlendorff, Lothar Krappmann (Hrsg.): Sozialisation zur Mitbürgerlichkeit, Verlag für Sozialwissenschaften, Wiesbaden 2000, paĝoj 243–257.
  7. Wilhelm Wetekamp: Die Schülerselbstverwaltung am Werner Siemens-Realgymnasium zu Berlin-Schöneberg. En: Deutsches Philologen-Blatt Nr.  7//8, Leipzig 19. Februar 1919, p. 73–76.
  8. Wilhelm Wetekamp: Die Schülerselbstverwaltung am Werner Siemens-Realgymnasium zu Berlin-Schöneberg. En: Deutsches Philologen-Blatt Nr.  7//8, Leipzig 19. Februar 1919, p. 73.
  9. Matthias Busch: Staatsbürgerkunde in der Weimarer Republik. Genese einer demokratischen Fachdidaktik. Verlag Julius Klinkhardt, Bad Heilbrunn 2016, p. 191–197.
  10. Matthias Busch: Staatsbürgerkunde in der Weimarer Republik. Genese einer demokratischen Fachdidaktik. Verlag Julius Klinkhardt, Bad Heilbrunn 2016, p. 191–197.
  11. Wilhelm Wetekamp: Die Schülerselbstverwaltung am Werner Siemens-Realgymnasium zu Berlin-Schöneberg. En: Deutsches Philologen-Blatt Nr.  7/8, Leipzig 19. Februar 1919, p. 73.
  12. Reinhold Kockjoy: Die Schulen und ihre Lehrer in ... Schöneberg und Friedenau. o. O. 1958.
  13. Mann, Bernhard (Bearb.): Biographisches Handbuch für das Preußische Abgeordnetenhaus. 1867–1918. Mitarbeit von Martin Doerry, Cornelia Rauh und Thomas Kühne. Düsseldorf: Droste Verlag, 1988, p. 414 (Handbücher zur Geschichte des Parlamentarismus und der politischen Parteien: Bd. 3)
  14. Reinhold Kockjoy: Die Schulen und ihre Lehrer in ... Schöneberg und Friedenau. o. O. 1958.
  15. Hans Werner Frohn: Naturschutz macht Staat. Staat macht Naturschutz. Von der Staatlichen Stelle für Naturdenkmalpflege in Preußen bis zum Bundesamt für Naturschutz 1906 bis 2006 – eine Institutionengeschichte. In: Hans Werner Frohn: Natur und Staat.Staatlicher Naturschutz in Deutschland 1906–2006. Bonn-Bad Godesberg 2006, p. 85–313.
  16. Regine Auster: 100 Jahre Naturschutz in Brandenburg. Wilhelm Wetekamp und die Brandenburgische Provinzialkommission für Naturdenkmalpflege 1908 bis 1922. In: Naturschutz und Landschaftspflege in Brandenburg. Beiträge zu Ökologie, Natur- und Gewässerschutz, 17. Jahrgang Heft 4/2008, Landesumweltamt Brandenburg, Potsdam.
  17. Markio = Markio Brandenburgio
  18. Regine Auster: 100 Jahre Naturschutz in Brandenburg. Wilhelm Wetekamp und die Brandenburgische Provinzialkommission für Naturdenkmalpflege 1908 bis 1922. In: Naturschutz und Landschaftspflege in Brandenburg. Beiträge zu Ökologie, Natur- und Gewässerschutz, 17. Jahrgang Heft 4/2008, Landesumweltamt Brandenburg, Potsdam.
  19. Staatliche Stelle für Naturdenkmalpflege En Preußen (Hrsg.): Märkisches Heimatbuch. Eine Einführung in Geologie, Botanik, Naturdenkmalkunde, Vorgeschichte, Geschichte und Volkskunde der Mark Brandenburg für die Hand des Lehrers und für Heimatfreunde. Verlag Emil Hartmann, Berlin 1924.
  20. Hainer Weißpflug: Lehrer, Forscher und Politiker. Der Naturschützer Hans Klose (1880–1963), Edition Luisenstadt, Berlin 1998, p. 66–70.
  21. Citita en: Regine Auster: Schutz den Wäldern und Seen! (Verhandlungen des Zweiten Berliner Waldschutztages, Berlin 1909, p. 28). En: Gert Gröning, kaj Joachim Wolschke-Bulmahn (Hrsg.): Naturschutz und Demokratie!? CGL-Studies, Band 3, Martin Meidenbauer Verlag, München 2006.
  22. Wilhelm Ostwald: Die internationale Hilfssprache und das Esperanto. Möller & Borel, Berlin 1906.
  23. Germana Esperantisto 10/1906, p 126.
  24. Germana Esperantisto 11/1922, p. 189.
  25. Germana Esperantisto 3/1922, p. 189.
  26. Germana Eseprantisto 5/1932, p. 77.
  27. Germana Esperantisto 12/1930, p. 176.
  28. Germana Esperantisto 8/1932, p. 77.
  29. Ulrich Lins: Die gefährliche Sprache. Die Verfolgung der Esperantisten unter Hitler und Stalin. Bleicher, Gerlingen 1988, ISBN 3-88350-023-2, (deutsch, gekürzte Ausgabe), p. 94–95.
  30. D.D.: Ein Leben für den Naturschutz. Gazeta artikolo de la 25a de decembro 1955 en Schöneberg Museum.
  31. Hellmut Schliwa: Erinnerung an einen überragenden Schulmann. Manuskripto de la 31-a de oktobro 1984 (Schöneberg-Archiv).
  32. En: Naturschutz und Landschaftspflege in Brandenburg. Beiträge zu Ökologie, Natur- und Gewässerschutz, 17. Jahrgang Heft 4/2008, Landesumweltamt Brandenburg, Potsdam.