Wilhelm Wildebrand

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-W

Wilhelm WILDEBRAND (Vilhelmo VILDEBRAND) (nask. 1904, mortis la 27-an de junio 1998 en Lepsiko) estis germana esperantisto aktiva en la laborista movado.

Iama sekretario de la SAT-Kontrol-komitato, li fariĝis unu el la gvidantoj de la opozicio kontraŭ SAT, dotita per oratora talento, li fariĝis prezidanto de Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA) post ties kongreso en Essen (1930) kaj ĝis ĝia likvidiĝo en 1933. Li denove aktivis post la repermeso de Esperanto en GDR (1965). Li publikigis multajn artikolojn en „Arbeiter Esperantist“.