Wilhelm Windelband

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Windelband

Wilhelm WINDELBAND [VILhelm VINdlband], naskita je la 11-a de majo 1848 en Potsdam, mortinta je la 22-a de oktobro 1915 en Heidelberg, estis germana filozofo.

Li instruis kiel profesoro en Zuriko, Freiburg, Strasburgo kaj Heidelberg kaj estas reprezentanto de nov-kantiismo. Lia mentoro kaj instruanto estis Hermann Lotze, ĉe kiu li doktoriĝis en 1870 pri "la filozofioj de hazardo" (Die Lehren vom Zufall), studinte medicinon, natursciencojn kaj filozofion. Li partoprenis kiel volontulo la germanan-francan militon en 1870/71. En 1873 li habilitiĝis per disertaĵo pri "la certeco de ekkono" (Über die Gewißheit der Erkenntnis). En 1876 li estis vokita kiel profesoro al la universitato de Zuriko, en 1877 li iris al la universitato de Freiburg kaj en 1882 al la universitato de Strasburgo. Ek de 1903 ĝis sia morto li laboris en la universitato de Heidelberg.

Windelband klopodis filozofie distingi kaj dislimi la natursciencojn disde la "spiritaj" aŭ "kulturaj" sciencoj kaj starigis jenan difinon:

  • La natursciencoj procedas "nomotete" (helene "nomos" = leĝo, "thithejn" = meti), t. e. ili starigas leĝojn por antaŭdiri estontajn fenomenojn. Ili okupiĝas pri ripeteblaj fenomenoj, kiujn eblas reprodukti en eksperimentoj.
  • La kulturaj sciencoj procedas "idiografe" (helene "idios" = mem, "grafejn" = skribi), t. e. ili priskribas unufojajn, individuecajn, ne ripeteblajn fenomenojn.

La klasado de la sciencoj de Windelband estas unu el la bazoj de la fakultata sistemo de AIS San-Marino.