Saltu al enhavo

Wilhelm von Polenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
monumento en Obercunewalde, 1909

Wilhelm Christoph Wolf von POLENZ (naskiĝinta la 13-an de januaro 1861 en Obercunewalde, mortinta la 13-an de novembro 1903 en Bautzen) estis germana juristo kaj verkisto. Edzigis lin en 1888 Beatrice Robinson (naskonta filon kaj du filinojn).

Estante filo de saksa ĉambelano senjoro kaj klostra vokto de Marienthal (Ostritz) trapasis la abiturienta ekzameno en Dresdeno ĉe Vitzthum-gimnazio antaŭ ol unu jaron servi ĉe la dresdenaj gvardi-kavalerianoj. Tie li konatiĝis kun Moritz von Egidy kies edifaj verkoj tre influis lin. Laŭ patra volo studis li jursciencojn en Vroclavo, Berlino kaj Lepsiko; tamen referendariumadon Dresdene li interrompis en 1897 por tute dediĉi sin al verkado Berline. Ofte frekventis li literatur-salonojn, klubojn kaj rondojn de kritikaj intelektuloj (ekz. de Ethischer Klub) ekkononte multajn homojn (ekz. Gerhart Hauptmann Heinrich Hart, Julius Hart, Otto Erich Hartleben, Hermann Conradi). Post la patra morto li plejtempe troviĝis en Cunewalde. Post studvojaĝo je Usono en 1902 li verkis la soci- kaj kulturkritikan eseon Das Land der Zukunft (1903).

Post apero de la ne tro aplaŭdita, aŭtobiografitrajta geedziĝromano Sühne (1890) kaj de du dramoj (Heinrich von Kleist, 1891; Preußische Männer, 1891), fururis en 1893 la romano Der Pfarrer von Breitendorf. Tie ĉi kiel ankaŭ en postantaj verkoj li enlaboris naturalismajn spertojn kaj konsilojn gajnitajn Berlino: la impresecon de Prusujo kun ekfloroj industria, scienca kaj teknika unuflanke kaj la socialaj problemoj aliflanke; la rezignon pri pli frua Bismarck-adorado kaj la okupiĝo pri verkoj de Émile Zola, Guy de Maupassant, Honoré de Balzac, Henrik Ibsen, Frank Wedekind, Ivan Turgenev kaj Lev Tolstoj, kiel ankaŭ pri skribaĵoj de Heinrich von Treitschke kaj August Bebel.

Liaj plej gravaj romanoj estiĝis post reiro al Cunewalde, Der Büttnerbauer (1895). Je Der Grabenhäger (1897), Thekla Lüdekind (1900) kaj Wurzellocker (1902) legeblas pri sociaj ŝanĝadproblemoj de la kamparanoj. La centra motivo de Polenz treege senteblas en la verko Büttnerbauer kiu estis taksata la plej grava naturalisma verkita en la germana lingvo: kun rakonto de kontrasto inter agrikulturŝtata-laŭklasa tradiciaro kaj moderna-urba kapitalismo.

Apud Peter Rosegger kaj Gustav Frenssen estis Polenz elstarega reprezentanto de konservativa branĉo de naturalismaj aŭtoroj. Lia elstareco krei germanlingvan literaturan modernon eble estis subestimata post 1945, pro ofta esplorado pri antaŭa bonveniĝo de la Polenz-aĵoj fare de la ŝovinisma kulturmovado Heimatkunst kaj flego de hejmeca literaturo.

Rönisch, Siegfried: "Polenz, Wilhelm von" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 20 (2001), p. 598

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]