Wilhelm von Reichenau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilhelmo de Reichenau
Princepiskopo de Eichstätt
Ceteraj titoloj kanceliero de la Universitato de Ingolstadt
Persona informo
Naskiĝo 1426
en Burggriesbach, Supra Palatinato,  Sankta Romia Imperio (Germanio)
Morto 18-a de novembro 1496
en Obermässing, nuna Freystadt, Supra Palatinato,  Sankta Romia Imperio (Germanio)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Ingolstadt
Universitato de Padovo
Universitato de Erfurto
Universitato de Vieno
Profesio
Okupo teologo • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wilhelm von Reichenau (1426 – 18-a de novembro 1496) estis princo-episkopo de Eichstätt, humanisto, reformisto, patrono de la artoj, pedagogo, mentoro de Maksimiliano la 1-a (1459-1519) kaj 1-a kanceliero de la Universitato de Ingolstadt, nomumita de Ludoviko la 9-a, la riĉa. Komence li klopodis por pligrandigi la povon de la episkopoj de sia diocezo, akirinte tutajn vilaĝojn, kastelojn kaj proprietaĵojn, kaj ankaŭ sin dediĉis por la pligrandigo de sia ekonomia povo.

Li plenumis kelkajn diplomatiajn misiojn apud Frederiko la 3-a (1415-1493) kaj Maksimiliano la 1-a (1459-1519), serĉante, super ĉio, la tenadon de la unuigo de la imperiaj princoj antaŭ la minaco kontraŭ la turkoj. Li estas priskribita de unu el siaj unuaj biografoj kiel "homo tute dotita per ĉiuj virtoj"[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro nomiĝis Vilhelmo kaj li havis tri gefratojn Ulriko (m. 1464), Leonardo (m. 1470) kaj unu fratino Ursula, kiu estis abatino en la Monaĥinejo de Sankta Valburga, en Eichstätt. Vilhelmo de Rejŝenaŭ studis en la Universitatoj de Erfurto (1445), Vieno (matrikuldato: 3-a de oktobro 1449) kaj Padovo[2], kie li familiariĝis kun la humanismo.

Li ordiniĝis kanoniko pere de Johano la 3-a de Eych (1404-1464), episkopo de Eichstätt. En 1459 li fariĝis ĝenerala vikario kaj samtempe okupis la postenon kiel dekano. En la 16-a de januaro 1464[3] li estas unuanime nomumita Episkopo de Eichstätt, iom post, li ricevis la papan konfirmon de Pio la 2-a (1405-1464). Li estas ordinita sacerdoto en la Katedralo de Eichstätt, en la 23-a de majo 1464 kaj episkopo en la 27-a de majo 1464.

La nova episkopo daŭrigis la politikon pri reformo de sia antaŭulo rilate al la klerikaro kaj monaĥejoj, kvankam li estis pli modera. Kiel granda admiranto de Maria li enkondukis en sia diocezo, kiel iu komponanto de siaj reformoj, la festotago al la "Virga Maria" kaj starigis arĝentan statuon ŝiaomaĝe. En la Pontifico Gundekariana[4] li estas pentrita preĝante antaŭ la altaro de Sankta Maria.

Elektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]