Wilhelmine de Prusio, Markgrafino de Brandenburg-Bayreuth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Wilhelmine de Prusio, Markgrafino de Brandenburg-Bayreuth
1709 Sophie Wilhelmine.JPG
Wappen Hohenzollern.svg
Persona informo
Wilhelmine von Preußen
Naskonomo Friederike Sophie Wilhelmine von Preußen
Naskiĝo 3-an de julio 1709 (1709-07-03)
en Berlino
Morto 14-an de oktobro 1758 (1758-10-14) (49-jara)
en Bayreuth
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Dinastio Hohencolernoj [#]
Patro Frederiko Vilhelmo la 1-a [#]
Patrino Sofio Doroteo de Hanovro [#]
Gefratoj Louisa Ulrika of Prussia • Anna Amalia de Prusio • Princess Friederike Luise of Prussia • Princess Sophia Dorothea of Prussia • Filipino Ĉarloto de Prusio • Aŭgusto Vilhelmo de Prusio • Frederiko la 2-a • Prince Augustus Ferdinand of Prussia • Henriko de Prusio • Frederick Louis, Crown Prince of Prussia [#]
Edz(in)o Frederick of Brandenburg-Bayreuth [#]
Infanoj Margravine Elisabeth Fredericka Sophie of Brandenburg-Bayreuth [#]
Profesio
Okupo margrafo • aŭtobiografo • komponisto • liutisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
וילהלמינה מפרוסיה, מרקיזת ברנדנבורג-ביירוית
Wilhelmina de Prusio, markizino de Brandenburg-Bayreuth

Friederike Sophia Wilhelmina, Princino de Prusio (3-a de julio 1709 - 14-a de oktobro 1758), princino de Prusio kaj markizino de Bayreuth, estis filino de Frederiko Vilhelmo la 1-a de Prusio kaj lia edzino Sophia Dorothea de Hanovro. Princino de la germana Regno de Prusio, estis talenta komponistino kaj liutisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wilhelmine kun ŝia frato Frederick, infanaĝe

Ŝi naskiĝis en Berlino, kiel la plej aĝa filino de la Reĝo Frederiko Vilhelmo la 1-a de Prusio kaj Sofia Dorothea de Hanovro. Ŝi dividis malfeliĉan infanaĝon kun sia frato, la estonta Reĝo Frederiko la 2-a, nomita ‘La Granda’, kies amikino kaj konfidanto ŝi estis dum sia tuta vivo.

Estante la plej aĝa filino en sia familio, ŝi estis la frua celo de diskutoj pri politikaj geedzecoj. Ŝia patrino volis, ke Wilhelmine edziniĝu kun sia nevo Frederiko la Princo de Kimrio; dum la patro preferus iun membron de la nobela dinastio de Habsburgo.

Post multe da parolado pri aliaj eblecoj, je sia 22 jaraĝo Wilhelmine fine edziniĝis al sia parenco, la princo Frederiko, markizo de Brandenburg-Bayreuth. Frederiko jam estis fianĉigita kun la fratino de Wilhelmine, Sophie, sed en la lasta momento la aŭtoritata reĝo Frederiko Vilhelmo la 1-a decidis anstataŭigi ŝin per Wilhelmine. La fianĉo ne estis konsultita pri ĉi tiu decido, kaj Wilhelmine akceptis nur sub minacoj de sia patro. Feliĉe, la geedzoj bone rilatiĝis kaj kune atingis grandajn celojn (almenaŭ dum la amantino de Frederiko ne estis oficialigita en la kortego de Bayreuth).

Kiam Frederiko ricevis sian heredaĵon en 1735, la paro komencis grandajn konstruprojektojn, kiuj donis al la urbo Bayreuth la barokan arkitekturan stilon kiu estas fama eĉ hodiaŭ. Ili konstruis palacojn, operon, teatron, fondis la Universitaton de Erlangen, kaj entreprenis aliajn ambiciajn projektojn, kiuj alportis ilin al la rando de bankroto. La frato de Wilhelmine, Frederiko la Granda helpis ilin donante subvencion kontraŭ trupoj kiujn li tiom urĝe bezonis por siaj konkeroj de novaj teritorioj.

Dum la regado de Frederiko kaj Wilhelmine, la urbo Bayreuth transformiĝis en unu el la ĉefaj intelektaj centroj de la epoko alportante pacon al la regiono kaj kulturon. Ili ĉirkaŭiĝis per malgranda kortego de artistoj kaj intelektuloj, kiu akiris prestiĝon per la fojaj vizitoj de elstaraj personecoj kiel Voltaire kaj Frederiko la Granda.

Wilhelmina havis nur unu filinon en 1732 - Elizabeth Frederica Sophia, markizino de Brandenburg-Bayreuth, kiun Casanova priskribis kiel "la plej belan virinon en Germanio". Ŝi geedziĝis kun Karl Eugen, duko de Virtembergo, en 1748.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Wilhelmine estis talenta komponistino kaj granda defendanto de muziko kaj muzikistoj. Ŝi estis liutisto kiel sia frato kaj sia edzo; ŝi lernis muzikon kiel studentino sub la grava germana komponisto Silvius Leopold Weiss (1686 – 1750) kaj ŝi havis dungiton en sia kortego, nome Bernhard Joachim Hagen (1720- 1787), kiu ankaŭ estis grava germana komponisto, liutisto kaj violonisto.

Per la interŝanĝo de leteroj kun ŝia frato Frederiko oni scias pri ŝiaj multnombraj muzikaj verkoj, el kiuj malmulte konserviĝas.

Wilhelmine de Bayreuth verkis operon ‘Argenore’, kiu estis enscenigita en 1740 okaze de la naskiĝtago de ŝia edzo. Por tiu prezentaĵo ŝi alvokis italajn muzikistojn kaj kantistojn, kion ŝi ripetis en aliaj okazaĵoj. Tia opero estis por sep solistoj: tri sopranoj, mezosoprano, du aldoj kaj baritono. Dum la orkestro estis por fluto, du hobojoj, du trumpetoj kaj kordoj.

Ĝis hodiaŭ travivis verko de ĉambra muziko kaj la ‘Konĉerto por klaviceno en sol minora’. Parolante pri ĝi iuj analizistoj trovas similecan stilon al de Bach en la etendaĵo de frazoj. Tio ŝajnas evidente kiam la solisto ombras la orkestron kaj prenas la iniciaton. Dum en aliaj epizodoj aperas tute franca stilo.

La Sepjara Milito, kiu komenciĝis en 1756, markis la finon de la arta kaj intelekta vivo de Wilhelmine. Ŝia respondecemo al sia familio, la Hohenzollern-dinastio, igis ŝin forlasi muzikon kaj arton por dediĉi sin al diplomatio. De tiam ĝis sia morto Wilhelmine servis kiel ambasadorino al sia frato, la tiama Reĝo de Prusio.

Memoro[redakti | redakti fonton]

Templo de Amikeco

Dum la dekjariĝo de ŝia morto, ŝia frato konstruis la Templon de Amikeco ĉe Palaco Sensusi en ŝia memoro.

La memuaroj de la markizo "Memoires de ma vie", kies fidindeco estas dubinda, estis verkitaj en la franca inter 1748 kaj 1758, kaj estas konservitaj en la Reĝa Biblioteko en Berlino. Ili unue estis presitaj en 1810 en germana versio dokumentanta ŝian vivon ĝis 1733, kaj en franca versio kiu daŭris en priskribo ĝis 1742. Alia germana eldono estis publikigita en Lepsiko en 1908, kaj la unua angla eldono de la Memorlibro estis publikigita en Berlino en 1904.

En 1909 ŝia rolulo inspiris historian romanon nomatan " Milda Kavaliro de la Malnova Brandenburgio " de Charles Major

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]