Triengen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wilihof (Triengen))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Triengen-Winikon (stacidomo).
Triengen
Blazono de Triengen
Aerbildo de Triengen
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 14′ 10″ N 8° 4′ 33″ O / 47.23611 °N, 8.07583 °O / 47.23611; 8.07583 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 10″ N 8° 4′ 33″ O / 47.23611 °N, 8.07583 °O / 47.23611; 8.07583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4321
Areo 22,08 km²
Alteco 517 m super marnivelo
Poŝtkodo 6234
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Triengen
vdr

Triengen estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 4321 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Triengen situas ĉe la bordo de la rivero Suro inter Sursee kaj Araŭo, proksimume 10 kilometrojn norde de Sursee. La komunumo konsistas el la kvar vilaĝoj Triengen, Kulmerau, Wilihof kaj Winikon.

La teritorio de Triengen etendiĝas sur areo de 14,51 km², de kiuj 22,9% estas kovritaj de arbaro, 65,1% servas por agrikulturo kaj 11.6 por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Triengen limas en nordo al Moosleerau (AG), en nordoriento al Schmiedrued (AG), en oriento al Schlierbach, en sudoriento al Büron, en sudo al Knutwil, kaj en okcidento al Reitnau (AG).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Triengen estas konektita al la publika transportreto per la buslinoj de Sursee al Schöftland kaj de Wilihof al Kulmerau. Ĝis la jaro 1972 inter Sursee kaj Triengen cirkulis la Sursee-Triengen-Fervojo, kiu tiam ĉesis la personotransporton. La fervojo ankoraŭ funkcias por vartransporto kaj krome sur la linio cirkulas nostalgiaj vaportrajnoj.

Sude de la ĉefvilaĝo ĉe la orienta bordo de suro, troviĝas malgranda aerodromo kun la ICACO-Kodo LSPN.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Lucerno tra Sursee al Araŭo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 10 kilometrojn sude en Sursee kaj al la svisa aŭtovojo A1 15 kilometrojn norde en Kölliken (Araŭo-Okcidento).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Triengen okazis kiel Triingin en la urbaro de la Monaĥejo Engelberg, kiu estis verkita inter 1184 kaj 1190.

Triengen apartenis dum mezepoko al la Senjorejo Büron, kiu estis parto de la habsburga Grafejo Willisau. En la jaro 1407 la urbo Lucerno aĉetis la grafejon, kaj kun ĝi ankaŭ Triengen fariĝis lucerna. Triengen tiam fariĝis parto de la kamparvoktejo Büron-Triengen. Ek de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Triengen apartenis al la distrikto Sursee, kiu ek de 1803 estas oficdistrikto de Kantono Lucerno.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Profilo de la komunumo sur la kantona retejo
  2. La historiaj informoj venas de la artikolo pri Triengen en la germanlingva vikipedio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Sursee
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen