Wilkes-Barre

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wilkes-Barre estas urbo kun ĉ. 41.500 loĝantoj en federacia ŝtato Pensilvanio en Usono. Ĝi estas distrikta ĉefsidejo de distrikto Luzerne.

La urbo floris en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, danke al la karbominado. ĝi ricevis la nomon "Diamanto-urbo" pro la karbo kaj ankaŭ por la formo de la centra palaco, establita en diamanta formo. Ekde la 1960-aj jaroj, la ekonomiaj cikonstancoj en la urbo malboniĝis.

La urbon fondis en 1769 John Durkee kaj grupo de setlantoj el Connecticut. Ili nomumis la urbon en la Wyoming-valo (Wyoming Valley) laŭ du membroj de la brita parlamento, nome John Wilkes kaj Isaac Barre. La urbo estis rekonita en 1806.

La urbo situas en valo Wyoming, kiun limas Pocono Mountains en la oriento, Endless Mountains en okcidento kaj Lehigh Valley sude. la valon trafluas rivero Susquehanna kaj formas ties nordorientan urbolimon.

La urbo estas hejmo por glacihokea teamo Wilkes-Barre/Scranton Penguins, kiu ludas en AHL.

La urbo havas flughavenon (Wilkes-Barre/Scranton International Airport), fervojon (funkciigita de Canadian Pacific Railway kaj Luzerne & Susquehanna Railroad (en komisio de la distrikto)).