Willi Bredel
publikigita versio estis patrolita je 15 dec. 2015. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 15 dec. 2015.
Dosiero:Stamps of Germany (DDR) 1971, MiNr 1647.jpg poŝtmarko de la Germana Poŝto de GDR el 1971 kadre de la serio "konataj personaĵoj"
Willi Bredel (naskiĝis la 2-an de majo 1901 en Hamburgo; mortis la 27-an de oktobro 1964 en Orienta Berlino) estis germanlingva verkisto kaj prezidanto de la Germana Akademio de Artoj (Deutsche Akademie der Künste) en GDR. Li apartenis al la pioniroj de la socialisma-realisma literaturo.
Lia unua germanlingva romano Maschinenfabrik N&K de 1930 je la titolo Maŝinfabriko N&K en 1932 aperis ankaŭ en Esperanto. La eldonon realigis la Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo (EKRELO).