Saltu al enhavo

William Alfred Fowler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Alfred Fowler
Nobel-premiito
Persona informo
William Alfred Fowler
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1911 (1911-08-09)
en Picburgo
Morto 14-an de marto 1995 (1995-03-14) (83-jaraĝa)
en Pasadena
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kalifornia Instituto de Teknologio
Ohia Ŝtata Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo astronomo
nuklea fizikisto
universitata instruisto
fizikisto
astrofizikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Astrofiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Charles Christian Lauritsen vd
Verkado
Verkoj g. n bbbv vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William "Willie" Alfred FOWLER (n. la 9-a de aŭgusto 1911 en Pittsburgh, Pensilvanio - m. 14-a de marto 1995 en Pasadena, Kalifornio) estis usona fizikisto kaj astrofizikisto. Gajninto de la 1983-datita Nobel-premio pri fiziko - "por teoria kaj eksperimenta esplorado pri nukleaj reagoj kiuj estas gravaj por la formado de la kemiaj elementoj de la Universo" [1].

Li estis fama ĉefe pro la gajno de la Nobel-premio pri fiziko en 1983 kaj ankaŭ pro la publikigado de artikolo en 1957 pri stela nukleosintezo kune kun Fred Hoyle, Geoffrey Burbidge kaj Margaret Burbidge. Fowler kaj liaj kolegoj ĉe Caltech estas konsideritaj la fondintoj de la kampo de nuklea astrofiziko.

Fowler ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1983 pro "siaj teoriaj kaj eksperimentaj studoj pri nukleaj reagoj kiuj estas de graveco por la formado de la kemiaj elementoj en la universo". Li partumis la premion kun Subramanyan Chandrasekhar, kaj la komuna denominatoro inter iliaj verkadoj estis la evoluo de la steloj.

Li estis Profesoro ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio, membro de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj (1956) kaj la Usona Filozofia Societo, aljuĝita la Nacian Medalon de Scienco (1974) kaj aliajn tre prestiĝajn kaj internaciajn premiojn [2][3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. “Encyclopedia of World Scientists, Revised Edition”, '.
  2. William Alfred Fowler Biography (angle). Arkivita el la originalo je 2016-07-02. Alirita 2019-07-21 .
  3. Carey, Charles W.. (2006) American scientists, American biographies (angle). New York City: Facts on File, Infobase Publishing. ISBN 978-0-8160-5499-2.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]