William Darwin Fox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Darwin Fox
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1805 (1805-04-23)
en Derbyshire
Morto 8-an de aprilo 1880 (1880-04-08) (74-jaraĝa)
en Sandown
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Christ's College
Familio
Patro Samuel Fox
Patrino Ann Darwin
Edz(in)o Harriet Fletcher • Ellen Sophia Woodd
Infanoj Eliza Ann Fox • Harriet Emma Fox • Agnes Jane Fox • Julia Mary Fox • Eleanor Fox • Frances Maria Fox • Robert Gerard Fox • Ellen Elizabeth Fox • Theodora Fox • Gertrude Mary Fox • Frederick William Fox • Edith Darwin Fox • Erasmus Pulein Fox • Reginald Henry Fox • Gilbert Basil Fox
Okupo
Okupo natursciencisto • entomologo
vdr

William Darwin Fox (23a de aprilo 1805 – 8a de aprilo 1880) estis angla pastro, naturalisto, kaj duonkuzo de Charles Darwin. Tiun li altiris al moda ṧatokupo kolekti skarabojn.

La leteroj kiujn Charles Darwin sendis al Fox estis rekonataj kiel frava unuaranga fonto de informaro pri la vivo de Charles Darwin fare de lia filo Francis Darwin, kaj de multaj biografoj ekde tiam. Kelkaj estas publikigitaj en "Life and Letters of Charles Darwin" (Eldonita de F. Darwin, 1887). Plej el tiuj leteroj estas en Christ's College, Kembriĝo. Kelkaj el la leteroj de Fox al Darwin estis konservitaj. Darwin uzis multo de la informaro donita de Fox en siaj libroj. Fox ankaŭ faris taglibron el la aĝo de 18 al 1878. Nur unu jaro perdiĝis: nome 1828, kiam li loĝis en Christ's College, Kembriĝo, kun Charles Darwin. Slipeta kopio de la taglibroj estas en la Universitata Biblioteko, Kembriĝo. Fox neniam akceptis tute la klarigojn de Darvino pri evoluismo.

Fox en sia propra ne-scienca sed racia vojo li kontribuis al la kompreno de la geologio de la markolo Solent kaj de kiel la insulo Isle of Wight apartiĝis el la ĉeftero kiam li donis tre informan opinion pri tiu afero en reago al korespondanto en la gazeto Geologist (Fox 1862).

Konfuzo[redakti | redakti fonton]

William Fox (1813–1881) estis ankaŭ amatora sciencisto kaj loĝis kaj laboris en la Insulo Wight samtempe. William Darwin Fox estas foje rilatita kun fruaj malkovroj pri dinosaŭroj. William Darwin Fox famas pri sia geologia laboro, kaj entomologio, sed li tute ne havis partikularan intereson en dinosaŭroj.