William Easterly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Easterly
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1957 (1957-09-07) (66-jaraĝa)
en Morgantown
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Masaĉuseca Instituto de Teknologio • Ŝtata Universitato de Bowling Green
Okupo
Okupo ekonomikisto • akademiulo • universitata instruisto
Verkoj The White Man’s Burden: Why the West’s Efforts to Aid the Rest Have Done So Much Ill and So Little Good
vdr

William Russell Easterly (7a d septembro, 1957) estas usona ekonomikisto, specialisto pri ekonomia disvolvigo. Li estas profesoro pri ekonomiko en la Novjorka Universitato, kune kun la "Africa House", kaj kundirektoro de la Instituto por Disvolvigesplorado de la NYU.[1] Li estas Esplorasociito de la National Bureau of Economic Research (NBER, Nacia Servo por Ekonomika Esplorado), membro de la "Bureau for Research and Economic Analysis of Development" (BREAD) de la Universitato Duke, kaj membro de la "Brookings Institution" en Vaŝingtono. Li estas asocia eldonisto de la priekonomika gazeto Journal of Economic Growth.

Easterly estas aŭtoro de tri libroj nome: The Elusive Quest for Growth: Economists’ Adventures and Misadventures in the Tropics (2001); The White Man’s Burden: Why the West’s Efforts to Aid the Rest Have Done So Much Ill and So Little Good (2006), al kiu estis atribuita en 2008 la premio Hayek; kaj The Tyranny of Experts: Economists, Dictators, and the Forgotten Rights of the Poor (2014),[2] kiu estis finalisto de la premio Hayek en 2015.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]