William Golding

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el William GOLDING)
William Golding
Nobel-premiito
Persona informo
William Gerald Golding
Naskiĝo 19-an de septembro 1911 (1911-09-19)
en Newquay
Morto 19-an de junio 1993 (1993-06-19) (81-jaraĝa)
en Perranarworthal
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Church of Holy Trinity, Bowerchalke vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio Brasenose • Universitato de Oksfordo • Marlborough Royal Free Grammar School vd
Familio
Edz(in)o Ann Brookfield vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • romanisto • scenaristo • sciencfikcia verkisto vd
Laborkampo romano vd
Aktiva en Salisbury vd
Aktiva dum 1934– vd
Verkado
Verkoj La Mastro de la Muŝoj ❦
To the Ends of the Earth vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William Gerald GOLDING (naskiĝis la 19-an de septembro, 1911, mortis la 19-an de junio, 1993) estis angla verkisto.

William Golding naskiĝis en St. Columb Minor (Cornwall). Post studado en Oxford li dum pli ol 20 jaroj laboris kiel instruisto ĉe Bishop Wordsworth's School, poste li plene dediĉis sin al la verkado. En la jaro 1980 li gajnis la Premion Booker, 1983 sekvis la Premio Nobel de Literaturo kaj kvin jarojn poste li akiris la nobeltitolon Sir. Li mortis en Falmouth (Cornwall).

William Golding

La verkaron de William Golding karakterizas profunda pesimismo kaj malfido al la homa naturo. En sia (ankaŭ filmigita en du versioj, en 1963 kaj 1990) romano Lord of the Flies de 1954, li priskribis aron da knaboj, kiu post avidadilakcidento retrovas sin sur neloĝata tropika insulo kaj kies deziro, fondi memstaran socion sen plenkreskuloj, droniĝas en teroro kaj (mem)detruo.

En 1955 li verkis laŭ li sian plej ŝatatan romanon, The Inheritors (La Heredantoj), priskribon pri kiel Homo sapiens venkis Neandertalon, la pli mildan kaj pli bonan version de la homo, laŭ Golding, en la batalo de ekzisto. Aliaj libroj, kiujn li verkis en posta periodo, ricevis malpli da atento. Lia verkaro estas diversa laŭ siaj temoj kaj stilo. Li ofte estas citite dirita ke homo kreas malbonon, same kiel abelo kreas mielon.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Lord of the Flies (romano, 1954)
  • The Inheritors (romano, 1955)
  • Pincher Martin (romano, 1956)
  • Free Fall (romano, 1959)
  • The Spire (romano, 1964)
  • The Pyramid (romano, 1967)
  • Darkness Visible (romano, 1979)
  • Close Quarters (romano, 1987)
  • Fire Down Below (romano, 1989)