William Hanna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Hanna
Persona informo
Naskonomo William Denby Hanna
Naskiĝo 14-an de julio 1910 (1910-07-14)
en Melrose
Morto 22-an de marto 2001 (2001-03-22) (90-jaraĝa)
en Norda Holivudo
Mortokialo ezofaga kancero
Tombo Lake Forest
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Compton High School • Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso • Compton College
Infanoj 2
Okupo
Okupo filmproduktorofilmreĝisoroanimaciistoverkisto • pentristo • scenaristo • struktura inĝeniero • voĉaktoro • plenuma produktoroaktoro • televida produktoro • produktoro
vdr

William Denby "Bill" HANNA (14a de Julio, 1910 – 22a de Marto, 2001) estis usona animaciisto, reĝisoro, produktoro, voĉ-aktoro, kaj kartunisto, kies kin- kaj televid-kartunaj roluloj distris milionojn de personoj dum multo de la 20a jarcento.

Post labori en diversaj laboroj en la unuaj monatoj de la Depresio, Hanna aliĝis al la studio de animacio de Harman kaj Ising en 1930. Dum la 1930-aj jaroj, Hanna rapide akiris lertecon kaj elstarecon dum laboro en kartunoj kiaj The Captain and the Kids. En 1937, dum laborado por Metro-Goldwyn-Mayer (MGM), Hanna renkontiĝis kun Joseph Barbera. Ambaŭ homoj ekigis kunlaboradon kiu estis dekomence plej bone konata pro la produktorado de Tom and Jerry kaj hibridaj filomoj de rekta agado kaj animacio. En 1957, ili kunfondis Hanna-Barbera, kiu iĝis la plej sukcesa televidanimacia studio en tiu negoco, produktante programojn kiaj The Flintstones, The Huckleberry Hound Show, The Jetsons, Scooby-Doo, The Smurfs, kaj la Urso Jogi. En 1967, Hanna-Barbera estis vendita al Taft Broadcasting kontraŭ 12 milionoj de usonaj dolaroj, sed Hanna and Barbera restis estroj de la kompanio ĝis 1991. Tiam, la studio estis vendita al Turner Broadcasting System, kiu siavice estis mergita kun Time Warner en 1996; Hanna kaj Barbera restis kiel konsilistoj.

Hanna kaj Barbera ricevis sep Oskar-premiojn kaj ok Premiojn Emmy. Ties kartunoj iĝis kulturaj ikonoj, kaj ties kartunroluloj aperis en aliaj komunikiloj kiaj filmoj, libroj, kaj ludiloj. La spektakloj de Hanna-Barbera havis tutmondan publikon de ĉirkaŭ 300 milionoj de personoj en siaj pintoj de la 1960-aj jaroj, kaj estis tradukitaj al pli ol 28 lingvoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]