William Henry Davies
| William Henry Davies | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 3-an de julio 1871 en Newport | |
| Morto | 26-an de septembro 1940 (69-jaraĝa) en Glendower And Railings To Front | |
| Tombo | Bouncer's Lane Cemetery (en) | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Loĝloko | Glendower And Railings To Front vd | |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) | |
| Memorigilo | ||
| Profesio | ||
| Okupo | poeto verkisto | |
| Laborkampo | poezio • literaturo vd | |
| Verkado | ||
| Verkoj | The Autobiography of a Super-Tramp vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |

William Henry DAVIES (naskiĝis la 3-an de julio 1871 en Newport, Monmouthshire, Kimrio; mortis la 26-an de septembro 1940 en Nailsworth, Gloucestershire, Anglio) estis kimra poeto kaj verkisto, kiu pasigis multon de sia vivo kiel vagabondo en Britio kaj Usono, tamen fariĝis unu el la plej popularaj poetoj de sia tempo. Liaj temoj inkluzivis observojn pri la malfacilaĵoj de la vivo, la manierojn kiel la homa kondiĉo speguliĝas en la naturo, liajn migradajn aventurojn kaj la rolulojn, kiujn li renkontis. Lia verkaro estis klasifikita kiel georgisma (d:Q1509327), kvankam ĝi ne estas tipa por tiu klaso de verkado laŭ temo aŭ stilo.[1]
Post translokiĝo al Usono, li vivis tre malfacilan vivon ĝis la publikigo de sia poemaro The Soul's Destroyer (1905). La poemaro The Autobiography of a Super - Tramp (1907) proponas reflektojn pri la severa vivo en Usono. En 1916 li publikigis kolekton de sia tuta poezio, kaj en 1918 li publikigis Forty New Poems (Kvardek novaj poemoj).
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- The Soul’s Destroyer (1905)
- New Poems (1907)
- The Autobiography of a Super-Tramp (1908)
- Nature Poems (1908)
- Farewell to Poesy and Other Pieces (1910)
- Songs of Joy and Others (1911)
- Collected Poems (1916)
- A Poet’s Pilgrimage (1918)
- Forty New Poems (1918)
- Selected Poems (1923)
- Secrets (1924)
- Later Days (1925)
- A Poet’s Alphabet (1925)
- The Song of Love (1926)
- The Adventures of Johnny Walker — Tramp (1926)
- A Poet’s Calendar (1927)
- Forty-Nine Poems (1928)
- My Garden (1933)
- The Poems of W. H. Davies (1940)
- Common Joys and Other Poems (1941)
- The Essential W. H. Davies (1951)
- Young Emma (1980)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Penso, La beloj, Ŝia gajeco kaj Mi estas viva nokte nur: trad. William Auld, aperis en Omaĝoj, Poemtradukoj (1987).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ L. Normand, 2003, W. H. Davies, Bridgend: Poetry Wales Press Ltd.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Davies-kolekto tenata de Newport Museum
- Transskribo de Supertramp kaj selektado de poemoj
- Arkivaj eroj de WH Davies tenataj de la Konsilio de la Graflando Gloucestershire
- Davies-arkivo ĉe la Nacia Biblioteko de Kimrio
- Leteroj de WH Davies ĉe la Nacia Biblioteko de Kimrio
- Verkoj de William Henry Davies ĉe Projekto Gutenberg
- "Horloĝo de poeto estos sendita 'hejmen'" BBC, 21 decembro 2009
- "Kampanjo por savi la lastan hejmon de la poeto WH Davies" BBC, 1 septembro 2010
- "La supervagabondo - WHDavies" ĉe greenfolder.co.nz - foliumebla kolekto de kelkaj poemoj kaj prozo (neprofitcela organizaĵo)
- William Henry Davies ĉe YouTube "La Alciono" legita de Siân Phillips

