William Henry Perkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Henry Perkin
Persona informo
William Henry Perkin
Naskiĝo 12-an de marto 1838 (1838-03-12)
en Londono
Morto 14-an de julio 1907 (1907-07-14) (69-jaraĝa)
en Harrow
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Royal College of Chemistry vd
Subskribo William Henry Perkin
Memorigilo William Henry Perkin
Familio
Infanoj William Henry Perkin • Arthur George Perkin vd
Profesio
Okupo kemiistoinventistoentreprenisto vd
Laborkampo organika kemio vd
Doktoreca konsilisto Johannes Wislicenus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siro William Henry PERKIN, FRS (12a de marto 1838 – 14a de julio 1907)[1] estis brita kemiisto kaj entreprenisto plej bone konata pro sia hazarda malkovro de la unua sinteza organika tinkturo, nome "mauveino", farita el anilino. Kvankam li poste malsukcesis en la klopodo sintezigi kininon por la traktado de la malario, li estis sukcesa en la feko de tinkturoj post sia unua malkovro estante 18-jaraĝa.[2]

Perkin muntis fabrikon por produkti la tinkturon industrie. Lee Blaszczyk, profesoro de historio de negocoj en la Universitato de Leeds, asertas, "Metante la fundamenton por la industrio de la sintezaj organikaj kemiaĵoj, Perkin helpis revoluciigi la mondon de la modo."[2]

Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1889.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Perkin, Sir William Henry".Oxford Dictionary of National Biography (reta eldono). Oxford University Press. doi:10.1093/ref:odnb/35477. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  2. 2,0 2,1 "The color purple: How an accidental discovery changed fashion forever". CNN. 12a de marto 2018. Alirita la 2an de aprilo 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brightman, R. (1956). "Perkin and the Dyestuffs Industry in Britain". Nature. 177 (4514): 805–856. Bibcode:1956Natur.177..815B. doi:10.1038/177815a0.
  • Holme, I. (2006). "Sir William Henry Perkin: a review of his life, work and legacy". Coloration Technology. 122 (5): 235–251. doi:10.1111/j.1478-4408.2006.00041.x.
  • Garfield, Simon, Mauve: How One Man Invented a Colour that Changed the World, ISBN 0-393-02005-3 (2000).
  • Travis, Anthony S. "Perkin, Sir William Henry (1838–1907)" in the Oxford Dictionary of National Biography, edited C. Matthew et al. Oxford University Press: 2004. ISBN 0-19-861411-X.
  • Farrell, Jerome, "The Master Leatherseller who Changed the World" in The Leathersellers' Review 2005–06, pp. 12–14