William James

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William James

William JAMES (n. la 11-an de januaro 1842, en Nov-Jorko - m. la 26-an de aŭgusto 1910, en Nov-Hampŝiro, Usono) estis usona filozofo kun longa kaj brila kariero en la Harvarda Universitato, kie li estis profesoro de psikologio, kaj fondinto de la funkcia psikologio. Li estas la pliaĝa frato de Henry James.

William reprezentis influan rolon en la disvastigo de pragmatismo. Aliflanke, lia pensmaniero rilatiĝas kun doktrino kiun li mem nomis radikala empirismo. Li verkis Principoj de psikologio (1890), majstra verko de la scienca psikologio, kaj aliflanke La varioj de la religia sperto (1902), per kiu oni konsideras lin fondinto de la "Psikologio de la religio".