Saltu al enhavo

William John Burchell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William John Burchell
Persona informo
William John Burchell
Naskiĝo 23-an de julio 1781 (1781-07-23)
en Fulham
Morto 3-an de marto 1863 (1863-03-03) (81-jaraĝa)
en Fulham
Mortis pro sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko FulhamMeksikurboSankta HelenoKabo de Bona EsperoTabla Golfo vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Linea Societo de Londono Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esploristo
pentristo
ornitologo
entomologo
botanika kolektisto
vojaĝisto
botanikisto
verkisto
zoologo
scienca kolektisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo plantoscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj On the River, Near Santos, Brazil vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William John BURCHELL (23a de Julio 1781 – 23a de Marto 1863) estis angla esploristo, natursciencisto, vojaĝisto, artisto, kaj aŭtoro. Liaj miloj da plantospecimenoj, same kiel kampotaglibroj el lia sudafrika ekspedicio, estas tenataj de Kew Ĝardenoj, kaj lia insektokolekto fare de Oxford University Museum.

Li pasigis jarojn en insulo Sankta Heleno kaj poste en Sudafriko. De tie li faris ekspediciojn internen.

Burchell vojaĝis en Sud-Afriko dum 1815, kolektante pli ol 50 000 specimenojn, kaj kovrante pli ol 7000 km, multe trans neesplorita tereno. Li priskribis sian vojaĝon en Travels in the Interior of Southern Africa (Vojaĝoj en la interno de Suda Afriko), duvoluma verko aperinta en 1822 kaj 1824. (Ĝi estis represita en 1967 de C. Struik el Kaburbo.) Oni kredas, ke li planis trian volumon, ĉar la dua finiĝas longe antaŭ ol li finis sian vojaĝon. La 25-an de aŭgusto 1815 li velis el Kaburbo kun 48 kestoj da specimenoj per la ŝipon Kate, haltante en Sankta Heleno kaj atingante Fulham la 11-an de novembro 1815. Konsiderante lian sperton kaj konon pri Sud-Afriko, en 1819 Burchell estis detale pridemandita de speciala komitato de la Brita Ĉambro de Komunuloj pri la taŭgeco de la regiono por elmigrado. La setlantoj de 1820 foriris el Anglio jaron poste.

Li pasigis tempon katalogante kaj prilaborante siajn specimenojn, kaj kolektante financojn por sia sekva ekspedicio. Burchell vojaĝis en Brazilo inter 1825 kaj 1830, denove kolektante grandan nombron da specimenoj, inkluzive de pli ol 20 000 insektoj. La taglibroj pri lia ekspedicio en Brazilo mankas, same kiel liaj taglibroj rilataj al liaj pli postaj vojaĝoj. Liaj kampaj notlibroj, detaligantaj liajn plantkolektojn, estas konservataj en la kolekto de Kew Ĝardenoj. Historiistoj uzis ilin por rekonstrui la lastan parton de lia vojaĝo.

La ampleksaj afrikaj kolektoj de Burchell inkluzivis plantojn, bestajn haŭtojn, skeletojn, insektojn, semojn, bulbojn kaj fiŝojn. Post lia morto, liaj plantspecimenoj, desegnaĵoj kaj manuskriptoj, kaj sudafrikaj kaj brazilaj, estis donacitaj de lia fratino, Anna Burchell, al Kew Ĝardenoj kaj la insektoj al la Muzeo de la Universitato de Oksfordo. Li estas konata pro la abundaj kaj precizaj notoj, kiujn li faris por akompani ĉiun kolektitan specimenon, detaligante kutimon kaj vivejon, same kiel la multajn desegnaĵojn kaj pentraĵojn de pejzaĝoj, portretoj, kostumoj, homoj, bestoj kaj plantoj.[1]

La monotipa plantogenro Burchellia havas lian nomon.

Ankaŭ nombraj bestospecioj estis nomitaj laŭ li: Burĉela zebro, Burĉela centropo, Burĉela stepkoko, Burĉela kurulo, Burĉela lamprotorno, kaj la armeformiko Eciton burchellii. Ankaŭ specio de Afrika lacerto, Pedioplanis burchelli, estis nomita liahonore.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Anon (n.d.). "William John Burchell". Kew Royal Botanical Gardens. Alirita la 3an de Majo 2019.
  2. Beolens, Bo. (2011) The Eponym Dictionary of Reptiles. Baltimore: Johns Hopkins University Press. xiii + 296 pp. ISBN 978-1-4214-0135-5. ("Burchell", p. 43).