William Kaelin Jr.
Aspekto
William Kaelin Jr. | |
---|---|
Nobel-premiito ![]() | |
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | William George Kaelin, Jr. |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1957 (67-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Universitato Duke ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Carolyn Kaelin (1988–2015) ![]() |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto scienca esploristo onkologo ![]() |
William Kaelin Jr. - je plena nomo William George Kaelin - estas usona scienca esploristo kaj onkologo. Li naskiĝis la 23-an de novembro 1957 en Nov-Jorko,[1] do nun estas 67-jaraĝa, kaj akiris sian akademian edukon en la universitato Duke. Dum la lastaj jaroj li estis profesoro de la universitato Harvard, kaj estas membro de la usona Nacia Akademio de Sciencoj kaj usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj. En 2019 li estis distingita per la Nobel-premio pri medicino, kune kun la kolegaj honorigitoj Gregg L. Semenza kaj Peter Ratcliffe.