William Kennish

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Kennish
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1799 (1799-01-01)
en Maughold
Morto 19-an de marto 1862 (1862-03-19) (63-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj manksaangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo poeto • inĝenieroinventisto
vdr

William Kennish (1799, ĉe Maughold, Manksinsulo, 19a de marto, 1862 en Novjorko), estis poeto, inĝeniero, esploristo, sciencisto, kaj inventisto. Li estis gvidisto por usona ekspedicio aprobita de la Kongreso por verigi sian proponitan vojon tra riveroj Atrato-Truando por kanalo kiu ligu la oceanojn Pacifiko kaj Atlantiko en 1855.[1]

Inter 1827 kaj 1832, dum je la servo de la Royal Navy, li inventis sistemon por plibonigi la celojn de artilerio,[2] maran teodoliton, la praktikon farbi la ŝipojn grize por malpliigi disvidadon kaŭzite de sunradiado sur nigra farbita lignaro.[3] Krome li laboris por artefarita horizonto, aŭtomata soninstrumento, metodo subakvigi stokejon de militŝipo, hidraŭlikan ventilatoron, hidrostatikan merĝomaŝinon ktp.[4]

Poste li dediĉis sin al verkado de poezio post ruinigo el siaj inventoj, iĝis instruisto kaj finfine elmigris al Ameriko, kie li mezuris la istmon de Panamo kaj faris informon pri itinero por proponita Panama Kanalo.[4] Lia informo estis publikigita en libro titolita The Practicality and Importance of a Ship Canal to Connect the Atlantic and Pacific Oceans (La Praktikeco kaj Graveco de Ŝipkanalo por Ligi Atlantikan kaj Pacifikan Oceanojn).[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stimpson, Robert. (2011) William Kennish Manninagh Dooie - True Manxman, 1‑a eldono, Ramsey, Isle of Man: Lily. ISBN 9781907945083.
  2. Kennish, William. (1832) A Method For concentrating the Fire of A Broadside of a ship of War. Londono: John Bradley, p. 1–48 and 30 ates.
  3. Kennish, William (1840). “On the Disadvantages that attend the use of black paint on board ship”, Transactions, Royal Society of Arts, Manufactures and Commerce 53 (Part 1 (1837-1838)), p. 101–104. 
  4. 4,0 4,1 Manx Worthies Arkivigite je 2015-06-28 per la retarkivo Wayback Machine. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "mw" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  5. The Practicality and Importance of a Ship Canal to Connect the Atlantic and Pacific Oceans.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]