Saltu al enhavo

William Kentridge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Kentridge
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1955 (1955-04-28) (71-jaraĝa)
en Johanesburgo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Sud-Afriko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Witwatersrand
L'École Internationale de Théâtre Jacques Lecoq (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Sydney Kentridge (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Felicia Kentridge (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Eliza Kentridge (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro • vidartisto • presgravuristo • skulptisto • paperartisto • ludartisto • artodirektoro • reĝisoro • animaciisto • aktoro • pentristo • videoartisto • teatra reĝisoro • desegnisto • scenografo • artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo teatra arto • vidigaj artoj • desegna arto • grafiko • reĝisorado vd
Aktiva en Johanesburgo vd
Aktiva dum 1979–2009 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

William KENTRIDGE (naskita la 28-an de aprilo 1955 en Johanesburgo) estas sudafrika artisto plej konata pro siaj presaĵoj, desegnaĵoj kaj animaciaj filmoj. Li verkas por filmo kaj scenejo kaj produktas teatrajn kaj operajn projektojn.

Lia verkado estas precipe konata pro siaj karbodesegnaĵoj kaj haltmovaj filmoj, kaj de tiu ĝenro li estas aparte konata pro serio de mandesegnitaj animaciaj filmoj, kiujn li produktis dum la 1990-aj jaroj, konstruitaj per filmado de desegnaĵo, farante forviŝojn kaj ŝanĝojn, kaj filmante ĝin denove. Li daŭrigas ĉi tiun procezon zorgeme, donante al ĉiu ŝanĝo al la desegnaĵo kvaronon de sekundo ĝis du sekundojn da ekrantempo. Unuopa desegnaĵo estos ŝanĝita kaj filmita tiel ĝis la fino de sceno. Tiuj palimpsesto -similaj desegnaĵoj estas poste montrataj kune kun la filmoj kiel finitaj artaĵoj. [1]

Kentridge kreis artaĵojn kiel parton de la dezajno de teatro, por kaj teatraĵoj kaj operoj. Li funkciis kiel artdirektoro kaj ĝenerala reĝisoro de multaj produktadoj, kunlaborante kun aliaj artistoj, pupistoj kaj aliaj en kreado de produktadoj kiuj kombinas desegnaĵojn kaj multmediajn kombinaĵojn.

Li ankaŭ kreis kolaĝojn, presaĵojn kaj skulptaĵojn, inter aliaj aferoj. Brulaj politikaj kaj sociaj temoj en Sud-Afriko estis la centro de lia verko [2].

  • 1989 Johannesburg:2nd Greatest City After Paris
  • 1990 Monument
  • 1991 Mine
  • 1991 Sobriety, Obesity & growing old
  • 1994 Felix in Exile
  • 1996 History of the Main Complaint
  • 1996-97 Ubu Tells the Truth
  • 1998 Weighing and Wanting
  • 1999 Stereoscope
  • 2001 Medicine Chest
  • 2003 Automatic Writing
  • Charlotte Bonham-Varter and David Hodge - The Contemporary Art Book, Goodman, London 2016
  • Dan Cameron, Carolyn Cristov-Barkagiev, J.M. Coetzee, William Kentridge, London 1999
  • Carolyn Cristov-Barkagiev, William Kentridge, exhibition catalogue, Palais des Beaux-Arts, Brussels 1998

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Greg Kucera Gallery 2007.
  2. ↑ C.Bonham-Carter,D.Hodge p. 130

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]