William Langland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Langland
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1331 (1331-11-30)
en Uesta Mezlando
Morto 30-an de novembro 1385 (1385-11-30) (54-jaraĝa)
Lingvoj meza anglaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Reĝa Gramatika Lernejo de Worcester vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William LANGLAND, angla poeto (mortis ĉ.1387).

Pri la vivo de Langland oni scias preskaŭ nenion. Verŝajne li edukiĝis ĉe la monaĥejo de Great Malvern, Worcestershire, kaj iĝis kleriko, tamen pro edziĝo li ne povis iĝi sacerdoto.

Li famas pro longa aliteracia poem Piers Plowman (Petro la Plugisto), de kiu estas tri versioj, verkitaj dum eble dudek kvin jaroj. Li uzas la konvenciojn de la mezepoka vizio- aŭ sonĝ- poemo. Piers Plowman, la fikcia rakontisto, serĉas padon al savo de sia animo. La verko kritikias kaj satiras la korupton de la sekulara socio kaj de la eklezio. Tamen Langland deziras, ne radikalajn doktrinajn aŭ strukturajn ŝanĝojn en la eklzezio, sed reformojn interne de la siatempaj ekleziaj strukturoj. Li donas al la leganto vivplenan bildon de la malfru-mezepoka angla socio.

Kontraste al, ekz., la samepoka Geoffrey Chaucer, Langland uzas tradiciajn anglajn aliteraciajn senrimajn vers-formojn, ne la "pli modernajn" rim-strukturojn devenantajn de Francio kaj Italio. Kalemburoj abundas.

Ŝajnas ke Piers Plowman furoris: estas multe da manuskriptoj. Aliuloj - aparte sekvantoj de John Wyclif - imitis la stilon kaj temojn de la verko.