William Liller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malkovritaj asteroidoj : 2 
2449 Kenos 8-a de aprilo 1978
3040 Kozai 23-a de januaro 1979

William LILLER (naskiĝis en 1927) estas usona astronomo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis bakalaŭro en sciencoj ĉe la Universitato Harvard en 1949 kaj ricevis magistron ĉe la Universitato de Miĉigano en 1950. Li ricevis sian doktorecon pri astronomio en tiu-ĉi universitato en 1953.

En 1952 li estis helpanto ĉe la Observatorio McMath-Hulbert, de la Universitato de Miĉigano. De 1953 ĝis 1960 li estis instruanto kaj lektoro pri astronomio en tiu-ĉi Universitato Li fariĝis profesoro pri astronomio ĉe la Universitato Harvard en 1970 kaj fakiĝis en arkeoastronomio.

Li estas ano de la American Astronomical Society, la Reĝa Astronomia Societo de Kanado, la American Association for the Advancement of Science, la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj, la Internacia Astronomia Unio kaj la British Astronomical Association.[1]

Li verkis plurajn librojn inter kiuj Space Astrophysics (1961), The Cambridge Guide to Astronomical Discovery (1992), kaj The Ancient Solar Observatories of Rapanui : The Archaeoastronomy of Easter Island (1993).

Li estis edzo de la astronomino Martha Locke Hazen (19312006), ili havis du filinojn[2] kaj eksgeedziĝis en 1982. Li transloĝiĝis en Ĉilion post sia emeritiĝo kaj rekomencis siajn aktivecojn de amatora astronomo en sia propra observatorio en Viña del Mar.[3]

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

En 1977 li malkovris la globan stelamason Liller 1, konata pro gastigi ikso-radian ekbrilanton.[4]

La Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de du asteroidoj en 1978 kaj 1979.[5]

La 11-an de januaro 1988 li malkovris la periodan kometon C/1988 A1 (Liller).[6] Li krome malkovris 40 novaojn inter januaro 1983 kaj novembro 2008, inklude la duan eksplodon de la ripeta novao V745 Sco[3] kaj IM Norma (en la konstelacio Ortilo). Kvin de tiuj novaoj estis kunmalkovritaj kun aliaj observantoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis Sipendio Guggenheim en 1964.[7]

La asteroido 3222 Liller[8] estis nomita en lia honoro ; 3086 Kalbaugh estis nomita en honoro de lia patro.

En 2000 li ricevis la premion Golden Moai.[9]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]