William Lloyd Garrison
William Lloyd Garrison | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1805 en Newburyport |
Morto | 24-an de majo 1879 (73-jaraĝa) en Novjorko |
Mortokialo | nefropatio |
Tombo | Forest Hills Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Frat(in)o | James Holley Garrison |
Edz(in)o | Helen Eliza Garrison |
Infanoj | Mateo • Wendell Phillips Garrison • William Lloyd Garrison Jr. • George Thompson Garrison • Francis Jackson Garrison |
Okupo | |
Okupo | redaktisto • socia reformisto • verkisto • ĵurnalisto • aktivulo kontraŭ sklaveco |
William Lloyd GARRISON (naskiĝis la 12-an de decembro 1805 – mortis la 24-an de decembro 1879) estis usona elstara kontraŭsklavisto, ĵurnalisto kaj socia reformisto.
Li estas konata pro sia laboro kiel redaktoro de la radikala aboliciista ĵurnalo The Liberator kaj kiel fondinto de la Usona Kontraŭsklavista Societo.
Li lasis sian nomon kiel unu el la plej radikalaj oponantoj al la sklaveco en Usono. Siaj ideoj pri emancipiĝo rimarkigis la “neperforto” kaj pasiva rezisto, kio alportis multajn sekvantojn. Dum aliaj aboliciistoj de la epoko apogis pogradan abolicion, Garrison pledis por “tuja kaj kompleta liberigo de ĉiuj sklavoj”.