William Luther Pierce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
William Luther Pierce
William Luther Pierce.jpg
Persona informo
Aliaj nomoj Andrew Macdonald
Naskiĝo 11-an de septembro 1933 (1933-09-11)
en Atlanta
Morto 23-an de julio 2002 (2002-07-23) (68-jara)
en Mill Point
Mortokialo kancero
Lingvoj usona angla lingvo
Loĝloko Hillsboro
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Rice • Universitato de Kolorado ĉe Boulder • Universitato de Kolorado ĉe Boulder • Kalifornia Instituto de Teknologio • Allen Academy
Profesio
Profesio fizikistoverkisto • universitata profesoro • ĵurnalistopolitikisto • romanisto
Verkoj The Turner Diaries
Information icon.svg
vdr
William Pierce, somero de 1999.

La D-ro. William Luther Pierce 3a (naskiĝis la 11-an de septembro 1933 en Atlanta, mortis la 23-an de julio 2002 en Okcidenta Virginio), ankaŭ konata kiel verkisto de romanoj sub la pseŭdonimo Andrew Macdonald, estis la ĉefo de la blanka separisma organizo Nacia Alianco, kaj ĉefa iniciatinto de la blanka naciisma movado. Li estas memorita pro sia romano La Taglibroj de Turner en kiu raportas la historion de blanka separatisto, kiu estas parto de revolucio armita kontraŭ la multkultura registaro de Usono. Pierce instruis fizikon en la Ŝtata Universitato de Oregono inter 1962 kaj 1965, sed forlasis la instruadon por dediĉi sin plene al la politiko. Frue komencis siajn aktivecojn en la Socio John Birch, nome patriotisma kaj kontraŭkomunisma organizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis la 11an de septembro 1933 en Atlanta, Georgio. Diplomiĝis kiel doktoro en fiziko por la Universitato de Koloradio en 1962 kaj inter 1962 kaj 1965 estis instruisto en la Ŝtata Universitato de Oregono.