William MacGillivray
William MacGillivray | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
William MacGillivray | |||||
Naskiĝo | 25-an de januaro 1796 en Aberdeen | ||||
Morto | 4-an de septembro 1852 (56-jaraĝa) en Aberdeen | ||||
Tombo | New Calton Cemetery, Edinburgh (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Aberdeen Universitato de Edinburgo ![]() | ||||
Memorigilo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto ornitologo verkisto ![]() | ||||
Laborkampo | Ornitologio ![]() | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
William MacGillivray FRSE (25a de Januaro 1796 – 4a de Septembro 1852) estis skota natursciencisto kaj ornitologo.
Vivo kaj kariero
[redakti | redakti fonton]MacGillivray naskiĝis en Aberdeen kaj edukiĝis en Harris. Li revenis al Aberdeen kie li studis Medicinon en la King's College, kie li gradiĝis en 1815.[1]
Li poste iĝis helpanto en klasoj de Anatomio. En 1823 li iĝis helpanto de Robert Jameson, Regius Professor de Natura Historio en la Universitato de Edinburgo. Li estis zorganto de la muzeo de la Royal College of Surgeons de Edinburgo el 1831, rezignis en 1841 por iĝi Regius Professor de Natura Historio en la Marischal College, Aberdeen.
MacGillivray estis amiko de la usona birdemulo John James Audubon, kaj verkis grandan parton de la verko de Audubon nome Ornithological Biographies el 1830 ĝis 1839. Audubon nomis la okulringan parulion en la angal kiel MacGillivray's warbler liaomaĝe.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Lives of Eminent Zoologists from Aristotle to Linnaeus (1830)
- A Systematic Arrangement of British Plants (1830)
- The Travels and Researches of Alexander von Humboldt. (1832)
- A History of British Quadrupeds (1838)
- A Manual of Botany, Comprising Vegetable Anatomy and Physiology (1840)
- A History of the Molluscous Animals of Aberdeen, Banff and Kincardine (1843)
- A Manual of British Ornithology (1840–1842)
- A History of British Birds, indigenous and migratory, kvinvoluma (1837–1852)
- Natural History of Deeside and Braemar (1855), publikigita postmorte
- A Hebridean Naturalist's Journal 1817-1818 (1996), publikigita postmorte
- A Walk to London (1998), publikigita postmorte
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Waterston, Charles D. (Julio 2006) Former Fellows of the Royal Society of Edinburgh 1783-2002: Biographical Index I. Edinburgh: The Royal Society of Edinburgh. ISBN 978-0-902198-84-5.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biografio ĉe Natural History Museum
- MacGillivray arta kolekto en la Natural History Museum
- C. Michael Hogan (2009). Hooded Crow: Corvus cornix, GlobalTwitcher.com, ed, N. Stromberg
- William MacGillivray (1901). A memorial tribute to William MacGillivray, ornithologist, Edinburgo
- De Avibus Historiae: MacGillivray de Alberto Masi Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine