William McHenry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William McHenry
Persona informo
William McHenry
Naskiĝo 3-an de oktobro 1771 (1771-10-03)
en Kentukio
Morto 1-an de januaro 1835 (1835-01-01) (63-jaraĝa)
en Vandalia
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Springfield vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William McHenry, naskita la 3-an de oktobro 1771 en Kentukio, estis usona soldato kaj politikisto. Li edziĝis kun Hannah Ruth Blackford en la komenco de la 1790-aj jaroj en Kantono Logan en Kentukio.

McHenry servis kiel leŭtenanto en la Bataliono de Surĉevalaj Volontuloj de Price kaj partoprenis en la Battle of Fallen Timbers (Batalo de Falintaj Lignoj) en 1794, proksime de nuna Toledo en Ohio.

En 1809 aŭ 1810 McHenry forloĝiĝis de Kantono Henderson en Kentukio. La familio ekloĝis en kio nun estas Kantono White en Ilinojso, ĉe la vojo inter la salejoj proksime de Old Shawneetown kaj Fort Vincennes.

En 1811, McHenry servis en la ilinojsa milico dum la Milito de Tecumseh, kiu kulminis per la Batalo de Tippecanoe en la Indiana Teritorio. Post la komenco de la "Milito de 1812" li partoprenis la atakon al la indiana vilaĝo ĉe Peoria, kiu estis alianca kun la britoj.

McHenry estis delegito al la Ilinojsa Konstitucia Asembleo (Illinois Constitutional Convention) en 1818, kaj elektita al la unua parlamento de Ilinojso.

McHenry funkciis kiel majoro, gvidante la Surĉevalan Spionojn, en la Blackhawk-Milito en 1832. Li iĝis malsana dum la kampanjo kaj estis eksigita en la aĝo de 61. Tuj poste li estis elektita al la subŝtata senato.

William McHenry mortis en 1835 en pensiono en Vandalia, kiu tiam estis la subŝtata ĉefurbo.