William McKinley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William McKinley

William McKINLEY [ŬIL-jam m'KIN-li], la dudek-kvina prezidento de Usono, naskiĝis je la 29-a de januaro, 1843, en Niles Ohio. La anarkiisto Leon Czolgosz pafis lin ĉe la Tut-Amerika Ekspozicio en Buffalo, la 6-an de septembro, 1901, kaj McKinley mortis je la 14-a de septembro, 1901.

McKinley fortigis la Unsonan prezidentecon. Li donis pli da aliro al la gazetaro ĉe la Blanka Domo. Ida SAXTON estis lia edzino. McKinley estis metodisto.

Dum lia administrado (1893-1901) okazis;

Anekso de Havajo

En 1894 Usono estis agnoskinta la tiel nomatan Respublikon de Havajo, kiu fakte estis kreaĵo de usonaj plantejestroj. Tiel Usono povis en 1898 "kun konsento de la registaro de la Respubliko de Havajo" decidi la "Novlandan Rezolucion" (Newlands Resolution), kiu aneksis la teritorion de Havajo.

La rezolucio estis decidita je la 4-a de julio 1898 (nacia tago de Usono). McKinley subskribis ĝin tri tagojn poste.

Anekso de Filipinoj

Estante metodisto, McKinley antaŭ la anekso de Filipinoj invitis metodistajn delegitojn kaj klarigis al ili:

"Nokton post nokto mi marŝis tien kaj reen en la haloj de la Blanka Domo ĝis ĉirkaŭ noktomezo, kaj mi tute ne hontas diri al vi, sinjoroj, ke foje mi eĉ surgenuiĝis kaj mi komencis preĝi kaj peti Dion pli ol unufoje pri ideo kaj lia konsilo. Kaj subite iunokte ĝi aliris min kaj eĉ nun mi ne scias kiel, sed ĝi aliris min kaj mi decidis

  • ke ni ne povas redoni ĝin [la Filipinojn] al Hispanio, tio estus malkuraĝa kaj senhonora
  • ke ni ne povis lasi ĝin al Francio aŭ Germanio, kiuj estas niaj rivaloj komercaj en oriento. Tio estus malbona negoco kaj misreputaciigus nin,
  • ke ni ne povis lasi ĝin al ĝi mem, ĉar la homoj ankoraŭ ne estas pretaj regi sin mem kaj post mallonge ili vivos en anarkio kaj havos mismastrumadon pli malbonan ol la hispanan,
  • ke ni ne havis alian elekton ol transpreni ĝin kaj eduki, levi kaj civilizi la filipinanojn, civilizi kaj kristanigi ilin kaj en la nomo de Dio ni devas fari ĉion eblan, kiel ni faras por iu alia el niaj kunuloj, por kiuj Jesuo Kristo mortis.

Kaj tiam mi enlitiĝis, ekdormis, kaj mi dormis bone."

Ĉirkaŭ 200.000 filipinanoj mortis dum la posta milito. Je la 10-a de decembro 1898 la Pac-Traktato de Parizo donis Filipinojn al Usono, Hispanio ricevis kompenson de 20 milionoj da dolaroj. La gerila milito daŭris ĝis 1902. Filipinoj restis dependaj de Usono ĝis 1935.