William Renshaw

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Renshaw
Persona informo
Naskonomo William Charles Renshaw
Naskiĝo 3-an de januaro 1861 (1861-01-03)
en Royal Leamington Spa
Morto 12-an de aŭgusto 1904 (1904-08-12) (43-jaraĝa)
en Swanage
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Cheltenham College
Familio
Frat(in)o Ernest Renshaw
Okupo
Okupo tenisisto
vdr

William Renshaw (naskiĝis la 3-am de januaro 1861, mortis la 12-an de aŭgusto 1904) estis brita tenisisto aktiva dum la malfrua 19-a jarcento, kiu estis vicigita la pinta monda tenisisto Li gajnis dek du aparte gravajn titolojn dum sia kariero, el la kvar pintaj tenisturniroj, nomataj Granda Ŝlemo.

la ĝemeloj William (madekstre) kaj Ernest (dekstre) Renshaw

Dekstramanulo, li estis konata pro sia potenco kaj teknika kapablo, kiuj metis lin ekster konkurenco tiutempe. Renshaw partumis la ĉiaman viran rekordon de sep Wimbledon-venkoj kun usonano Pete Sampras ĝis 2017 kiam Roger Federer gajnis sian okan titolon. Liaj ses sinsekvaj unuopaj titoloj (1881–86) en tiu turniro estas ĉiama rekordo. Aldone li gajnis la duoblan titolon kvin fojojn kune kun sia ĝemela frato Ernest. William Renshaw estis la unua prezidanto de la brita Lawn Tennis Association (LTA, "asocio de teniso sur herbeja grundo").